Salamon Widder

hungaria juda lingvisto

Salamon Widder [ŝalamon vider], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Widder Salamon estis hungara hebreisto, instruisto. Lia frato estis János Giszkalay.

Salamon Widder
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de februaro 1880(nun 1880-02-19)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Nitro
Morto la 18-an de aŭgusto 1951
en  Israelo Ĥajfo
Lingvoj hungaragermanahebrea
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo instruistohebreisto • literaturhistoriisto
vdr

Salamon Widder[1] naskiĝis la  19-an de februaro 1880(nun 1880-02-19) en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Slovakio), li mortis la 18-an de aŭgusto 1951 en Ĥajfo (Israelo).

Biografio redakti

Salamon Widder devenis el juda familio. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Li ekinstruis en 1908 en judaj bazlernejoj, inter 1919-1947 en judaj gimnazioj, dum li partoprenis en redaktoj de judaj gazetoj. Li kompilis la kompletan sciencan katalogon de la poezia materialo de la Genizah-libroj. Li postvivis la holokaŭston kaj enmigris al Israelo en 1950. Li edziĝis en 1912, lia edzino naskis filinon post 2 jaroj.

Liaj elektitaj verkoj redakti

  • Csokonai mint nyelvújító (1908)
  • Hákkria haivrith (lernolibro, 1923)
  • Praeparációk a haftórákhoz (1928)
  • A héber nyelvújítás (1933)

Fontoj redakti

Referencoj redakti