Sally Kristen Ride (naskiĝis 26-an de majo 1951 - mortis 23-an de julio 2012) estis usona fizikisto kaj kosmonaŭto. Naskite en Losanĝeleso, Ride ekhavis postenon ĉe NASA en 1978 kaj fariĝis la unua usona virino ekster la atmosfero en 1983. Ŝi ankoraŭ tenas la rekordon kiel la plej juna usona kosmovojaĝinto, fluginte tien havante 32 jarojn. Fluginte du fojojn en la kosmopramo Challenger, ŝi forlasis NASA en 1987. Ŝi laboris du jarojn en la Centro por Internacia Sekureco kaj Armillimigado ĉe Universitato Stanford, kaj poste en la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego kiel profesoro de fiziko, esplorante ĉefe pri nelinia optiko kaj dissemado Thomson. Ŝi servis ankaŭ en la enketaj komisionoj pri la pereoj de la du pereintaj usonaj kosmopramoj, Columbia kaj Challenger. Post la morto, oni eksciis ke ŝi estis lesbanino, kaj oni rigardas ŝin kiel la unua kosmovojaĝinto GLATa. Ŝi mortis en 2012 pro pankreata kancero, 61-jara.

Sally Ride
Persona informo
Sally Kristen Ride
Naskiĝo 26-an de majo 1951 (1951-05-26)
en Los-Anĝeleso
Morto 23-an de julio 2012 (2012-07-23) (61-jaraĝa)
en La Jolla
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Tombo Woodlawn Memorial Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Stanford • Los-Anĝelesa Unuiĝinta Lernejo-Distrikto • Birmingham High School • Harvard-Westlake School • Swarthmore College • Universitato StanfordUniversitato Stanford • Harvard-Westlake School vd
Familio
Edz(in)o Steven Hawley vd
Amkunulo Tam O'Shaughnessy vd
Profesio
Okupo fizikistokosmonaŭto • astrofizikisto • verkisto • universitata instruisto • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr