Vully-les-Lacs

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Salvaux)

Vully-les-Lacs estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2 389 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La sidejo de la komunuma administracio situas en Salvaux

Vully-les-Lacs
Blazono de Vully-les-Lacs
Blazono de Vully-les-Lacs
Blazono de Vully-les-Lacs
Komunuma domo de Vully-les-Lacs
Komunuma domo de Vully-les-Lacs
Komunuma domo de Vully-les-Lacs
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 568369 / 197092 (mapo)46.9241666666677.0233333333333Koordinatoj: 46° 55′ N, 7° 1′ O; CH1903: 568369 / 197092 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2389
Areo 21,15 km²
Alteco 533 m super marnivelo
Poŝtkodo 1584-1587, 1589
Komunumkodo 5464
Mapo de Vully-les-Lacs
Mapo de Vully-les-Lacs
Mapo de Vully-les-Lacs
vdr

Geografio redakti

Vully-les-Lacs situas inter la Lago de Morato kaj la rivero Brojo en sudo kaj la Lago de Neŭŝatelo en nordo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bellerive, Chabrey, Constantine, Cotterd, Guévaux, La Fenette, La Ratte, Montmagny, Mur, Salvaux, Vallamand (Vallamand-Dessus), Vallamand-Dessous kaj Villars-le-Grand.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,15 km², de kiuj 17,4% estas kovritaj de arbaro, 67,0% servas por agrikulturo kaj 11,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vully-les-Lacs limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en nordoriento al Cudrefin, en oriento al Haut-Vully (FR), en sudo al Avenches, en sudokcidento al Saint-Aubin, kaj en okcidento al Delley-Portalban.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 153 de Gampelen al Avenches kaj n-ro 152 de Avenches al Payerne. Pere de poŝtaŭtolinio de Avenches al Cudrefin kaj la ŝiplinioj sur la lagoj de Morato kaj de Neŭŝatelo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Vully-les-Lacs estis kreita la 1-an de julio 2011 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bellerive, Chabrey, Constantine, Montmagny, Mur, Vallamand kaj Villars-le-Grand.[3]

Villars-le-Grand estist la unan fojon menciita en la jaro 1246 kiel Uilar. Dum mezepoko ĝi formis parton de la Senjorujo Coudrefin. Post la konkero fare de Berno en la jaro 1536 ĝi estis atribuita al la Voktejo Avenches. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la Kantono Sarino kaj Brojo, poste ĝi apartenis al la vaŭda distrikto Avenches, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[4]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Vully

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti