Salzwedel

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

La urbo Salzwedel [prononco ˈzaltsveːdəl] estas la administra sidejo de la samnoma distrikto en la germana federacia lando Saksio-Anhalto en la regiono Altmark (= malnova limregiono). Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando ĉe la rivereto Jeetze inter Hamburg kaj Magdeburg. Najbaraj regione signifaj urboj estas Uelzen (44 km okcidente), Lüchow (12 km norde), Gardelegen (41 km sude) kaj Arendsee (24 km oriente).

Salzwedel
Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29410 • 29413 • 29416
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 543  (2022) [+]
Loĝdenso 77 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 51′ N, 11° 9′ O (mapo)52.8511.15Koordinatoj: 52° 51′ N, 11° 9′ O (mapo) [+]
Alto 19 m [+]
Areo 304,58 km² (30 458 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salzwedel (Saksio-Anhalto)
Salzwedel (Saksio-Anhalto)
DEC
Salzwedel
Salzwedel
Situo de Salzwedel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salzwedel [+]
vdr
Blazono Mapo
Blazono de Salzwedel Situo de Salzwedel en Saksio-Anhalto
Bazaj indikoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
distrikto: distrikto Salzwedel
Geografia situo: 52° 51' N
11° 9' O
Alteco: 19 m super marnivelo
Areo: 106,66 km²
Loĝantoj: 21.054 (30-a de junio 2006)
Loĝdenseco: 197 loĝantoj/km²
Poŝtkodo: 29410
Telefonkodo: 03901
Regiona aŭtokodo: SAW
Administra kodo: 15 3 70 097
Adreso de la urba administrejo: An der Mönchskirche 5/ 29410 Salzwedel
Urbestro: Siegfried Schneider

Jam en la jaro 800 ekzistis setlejo najbare al burgo ĉe la loko, kie nun troviĝas la urbo. Ties nomo Soltwidele memorigas pri trapasejo tra Jeetze ĉe la malnova sal-strato. La urbo mem estas unuafoje skribe menciita en 1112. Ĝin fondis Albrecht der Bär (= Albrecht la urso). La urbo estis membro de la komerca ligo Hanso de 1263 ĝis 1518.

En februaro 1945 la regiono ĉirkaŭ la stacidomo estis detruita, sed feliĉe la mezepokaj trabfakaj konstruaĵoj de la urbocentro ne estis damaĝitaj.

Kulinara specialaĵo estas kuko, nomata Baumkuchen (= arbokuko), famkonata ne nur en Germanio, sed multe eksportata tutmonden.

Vidindaĵoj redakti

  • La trabfaka malnova urboparto
  • La urbaj pordegoj Neuperver Tor kaj Steintor
  • Restaĵoj de la burgo (Burg-turo en la burg-ĝardeno)
  • La urbodoma turo
  • La Monaĥa preĝejo, nun koncertejo
  • La gotikaj ruĝbrikaj preĝejoj St. Marien, St. Katharina kaj St. Lorenz kaj aliaj preĝejoj
  • Johann-Friedrich-Danneil-muzeo

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti