Samseksemo en Israelo

La rajtoj de la gesamseksemuloj en Israelo estas laŭleĝe agnoskataj, spite al la resto de Meza Oriento, en Israelo estas agnoskataj la samseksaj senedziĝintaj paroj, la infanadoptado, la agnoskado de samseksemaj eksterlandaj geedziĝoj kaj garantio kontraŭ la diskriminacio de la GLATa kolektivo en laborejoj, inter aliaj rajtoj.

Celebrado de la Geja Fiero en Telavivo
Dana International, geja ikono de Israelo

Israelo kaj Turkio estas la solaj landoj de Meza Oriento kie samseksemo estas nek kontraŭleĝe nek persekutata de la aŭtoritato. Kvankam en Israelo ankoraŭ ne povas esti oficataj samseksemaj samedziĝoj, la statuso ekvivalentas por la faktaj paroj, post multnombraj apelacioj antaŭ la Supera Tribunalo de Israelo. En novembro 2006, la Supera Tribunalo ordonis la Ministerion de Internaj Aferoj la inskribadon en la Civila Registro de kvin geedziĝoj okazigataj eksterlande, aplikante la Leĝon de Geedziĝoj same kiel al la aliseksaj geedziĝoj kio konvertigis Israelon en la unua lando de la mondo kiu agnoskas samseksemajn edziĝojn ekster ĝiaj landlimoj. La diskriminacio kontraŭ gesamseksemuloj en la laborejo estas rigide malpermesata de la Leĝo.

Israelo havas tre aktivan GLAT-an komunumon, kiu ĉiujare organizas festivalojn de la Geja Fiero en Telavivo, Jerusalemo kaj Eilat ekde 1998. Krome, Telavivo estas la plej grava orient-mediteranea samseksema centro kun multnombraj gej-etosaj lokoj. La lando havas multajn artistojn kiuj estas samseksemaj aŭ transgenraj kaj kelkaj eĉ konataj ekster Israelo kiel la kantistino Dana International, gajninto de Eŭrovido en 1998; la kantisto-komponisto Ivri Lider aŭ la kinartisto Eytan Fox.

Kelkaj gejoj kaj lesboj el Palestino intencas kontraŭleĝe kaŝiĝi en Israelo kun la celo forfuĝi de la ekstrema netoleremo, la fizika perforto, aŭ malakcepto de la familioj. Ekzistas multnombraj grupoj en Telavivo kaj Netanya kiuj helpas ilin kaŝiĝi de la polico.

Menciindas la diferenco de Israelo kaj la resto de la ĉirkaŭaj landoj rilate al samseksemo pro sociaj kaj kulturaj diferencoj de la hebrea ŝtato kaj Islamo, kvankam la Malnova Testamento (la Biblio de la hebreoj) malpermesas kaj kondamnas samseksemon, la nuna israela ŝtato estas eŭropstila demokratio ekde la landa fondiĝo en 1948 kaj ĝia loĝantaro estis origine, en sia plimulto, el Eŭropo. Samtempe, la loĝantaro estas formata de diversalandaj homoj inter kiuj kreiĝis paca kaj tolerema kunvivado kiu akceptas samseksemon.

Geja fiero en Jerusalemo 2005 redakti

En 2005 kuniĝis la aŭtoritatuloj de la ĉefaj religioj de Israelo en Jerusalemo por la malpermesado de la defilado de la Geja Fiero, kiu havis la subtenon de la ekstremkonservativa urbestro Uri Lupolianski, sed ĝi perdis antaŭ la juĝejo, eĉ ĝi devis kontribui per fonduso por la okazigado de tiu evento.

La Tago de la Geja Fiero estis planita por aŭgusto 2005, malgraŭ la protestoj de la religiaj grupoj de la tri grandaj religioj (judismo, islamo kaj kristanismo). Tamen, ĝi devis esti prokrastita pro manko de sekureco, ĉar la israela armeo estis plenplene okupata pro la retiriĝo el Gazo.

Judismo, Kristanismo, Islamo kaj samseksemo en Israelo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo kaj religioj.

Israelo estas grava centro por la tri ĉefaj unudiaj religioj de la mondo. Tri religioj kiuj malakceptas samseksemon. Ortodoksaj partioj kiaj Shas kaj Agudat Israel multfoje esprimis sin kontraŭ la leĝoj kiuj favoras la GLAT-ajn rajtojn kaj kontraŭ la publikajn manifestaciojn de la geja movado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti