Samseksemo en la mondo

Samseksemo kaj ambaŭseksemo estis kaj daŭre estas en multe da regionoj de la mondo la fenomeno kiu provokas diskutojn. Ekzistas rimarkeblaj diversoj en la demando pri rajtoj de GLAT-personoj en koncernaj ŝtatoj. De plena rajtegaleco en Nederlando (per i.a. samseksa edzeco), ĝis daŭre praktikata mortpuno pro samseksaj kontaktoj en Sauda Arabio.

Samseksaj partnerecoj tutmonde

Permesataj:

██ Enlanda samseksa edzeco

██ Alilanda samseksa edzeco plene akceptata

██ Registrita partnereco

██ Enlanda registrado limigita

██ Alilanda samseksa edzeco akceptata nur por loĝaj rajtoj

██ Neniu registrado

██ Leĝoj kontraŭ libera esprimo


Malpermesataj:

██ Sen puno dum almenaŭ tri jaroj

██ Kelkjara malliberigo

██ Dumviva malliberigo

██ Sen mortpuno dum almenaŭ dek jaroj

██ Mortpuno

Unuaj sociaj movadoj de batalo pri GLAT-rajtoj ekestis fine de la 1960-aj jaroj. En 1969 jaro ĉe la stratoj de Novjorko okazis ribelo Stonewall, kiun oni povas agnoski kiel unua manifestacio de GLAT-personoj kontraŭantaj aktualan juran situacion. Tagon de ribelo, 27-an de junio, stabiligis kiel Christopher Street Day (CSD) – Tago de Kristofora Strato, festata ĉe la tuta mondo. En metropolioj de Nord- kaj Sud-Ameriko, Eŭropo kaj Aŭstralio estas organizataj koloraj procesioj, kiun ĉiujare partoprenas centoj miloj da personoj. La plej granda tia evento estas nune la parado en San-Paŭlo. En 2007 jaro partoprenis ĝin ĉirkaŭ 3,5 milionoj da personoj[1].

Parado de gejoj kaj lesbaninoj en San-Paŭlo (Brazilio) en 2004 jaro

Unuiĝintaj Nacioj konsideras la eblecon agnoski kelkajn da postulatoj de GLAT-movado kiel fundamentaj homaj rajtoj[2]. Tagon 17-a de majo ekestis la Internacian Tagon Kontraŭ Gejfobion (17-a de majo 1990 - la dato de forstreko samseksemon el la listo de malsanoj kaj perturboj per Monda Organizaĵo pri Sano).

Ĉiujare en la tuta mondo gesamseksemuloj estas murditaj pro gejfobiaj kaŭzoj. Nur en Brazilio en 2001 jaro, laŭ oficialaj fontoj estis murditaj 132 GLAT-personoj[3]. Laŭ statistikoj de FBI en Usono en 2004 jaro 15,6% de anoncitaj krimoj de malamo estis motivitaj de malsama seksa orientiĝo de viktimo. Plimultaj viktimoj de ĉi-tiuj krimoj estis gejoj[4]. Unu el ili estis Matthew Shepard, usona studento murdita de samaĝuloj.

En la internacia areno promociadon de rajtoj de seksaj malplimultoj plej forte apogas Eŭropo. Ĉefe Eŭropa Unio kaj Konsilio de Eŭropo. Ili aprobis la rezoluciojn vokantaj ĉiujn ŝtatojn malkonstrui punecon de samseksaj aktoj en la tuta mondo kaj konstrui leĝon egalrajtigantan samseksemulojn kun aliseksemuloj kaj damnintan gejfobion.

La unua ŝtato en la mondo kiu enkondukis en la juro registritan partnerecon por samseksaj personoj estis Danio en 1989 jaro. Same faris sekvaj ŝtatoj, principe en Eŭropo, ambaŭ Amerikoj, Aŭstralio, Nov-Zelando, Israelo kaj Sud-Afriko. Aliaj ŝtatoj konsideras tian eblecon.

Malgraŭ tio, samseksaj kontaktoj estas ĉiutempe kontraŭleĝaj en ĉ. 70 el 195 ŝtatoj de la mondo (ĉefe en ŝtatoj de Afriko kaj Azio)[5], kaj personoj ambaŭ- kaj samseksemaj estas persekutataj. Punec-sistemo estas diferenciga laŭ ŝtato. La plej forta puno pro samseksema kontakto estas mortpuno, praktikita i.a. en Irano (vidu plu: Mahmoud Asgari kaj Ajaz Marhoni).

La kadroj kaj amplekso de la leĝoj redakti

Leĝoj, kiuj influas membrojn de GLAT-komunumo, inkluzivas interalie jenajn aferojn:

  • Jura statuso (ne-kulpigo) de samseksa seksa agado en la teritorioj de la ŝtato aŭ teritorio.
  • Leĝoj pri la agnosko de samseksaj rilatoj, inkluzive de samseksa geedzeco, civitaj unuigoj kaj hejmaj partnerecoj.
  • Leĝoj pri GLAT-gepatrado, inkluzive de adopto fare de GLAT-homoj (komuna adopto, ununura adopto, adopto de la vicinfano de geedzo, permesado de adopto sendepende de seksa orientiĝo, aŭtomata rekono de gepatrado en akuŝaj atestiloj por samseksaj paroj kaj gepatra forpermeso).
  • Leĝoj kontraŭ diskriminacio en dungado, loĝado, edukado, provizado de varoj kaj servoj kaj publikaj ĝustigoj surbaze de seksa orientiĝo kaj seksa identeco.
  • Leĝo kontraŭ ĉikanado por protekti infanojn en lernejo.
  • Leĝoj pri nerekta diskriminacio, malamo, incito kaj instigo kaj malamaj krimoj, kiuj trudas pliigajn krimajn punojn al perforto, kiu malhelpas antaŭjuĝojn kontraŭ membroj de GLAT-komunumo.
  • Aliro al publikaj instalaĵoj apartigitaj laŭ sekso, kiel necesejo (sekso kiel atribuita ĉe naskiĝo, sekso kiel listigita sur la naskiĝatesto, aŭ sekso egalrilatanta al seksa identeco por Transgenruloj).
  • Leĝaro kontraŭ okupado aŭ petado pri translokigo de "Konverta terapio" en GLAT-oj, kiuj postulas monpunojn, nuligon de profesia atestilo kaj krimajn punojn.
  • Leĝoj rilataj al Permesado de GLAT-Militservo.
  • Leĝoj pri aliro al helpa genera teknologio (en vitra fekundigo, altruisma kaj komerca lupatrino).
  • Leĝoj pri la aĝo de konsento egalas por aliseksemaj paroj (povas trudi pli altajn aĝojn al samseksa seksa agado).
  • Leĝoj pri permeso de sango-donaco de viroj, kiuj seksumas kun viroj.
  • Leĝoj pri aliro al sekso-reasignada kirurgio kaj hormona anstataŭiga terapio.
  • Laŭleĝa rekono de sekso-reasigno (sen postuli sekso-reasignan operacion, hormonan terapion, certan aĝon, eksgeedziĝon, laŭleĝan aprobon aŭ medicinan intervenon por rekono) kaj sekso-reasignon.

Ŝtataj leĝaj kriterioj por mezuri egalecon al GLAT redakti

Samseksemo kaj koncernaj ŝtatoj redakti

Afriko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Afriko.

Aŭstralio kaj Ocenio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Aŭstralio kaj Oceanio.

Azio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Azio.

Eŭropo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Eŭropo.

Latinameriko kaj Karibio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Latinameriko kaj Karibio.

Nord-Ameriko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Nord-Ameriko.

Piednotoj redakti

Vidu ankaŭ redakti