Samseksemo en Pollando

Samseksemo en Pollando estas laŭleĝa. La ŝtato iel asekuras gesamseksemulojn kontraŭ diskriminacio, sed neniel agnoskas samseksajn partnerecojn.

La historia trajto redakti

En Pollando samseksemo estis kontraŭleĝa nur dum jaroj 1835-1932, kiam sur tiu teraĵo validis leĝoj de okupintaj ŝtatoj. En 1932 samseksemo estis laŭleĝigita, tamen kontraŭleĝa restis samseksema (samseksa) prostituado[1].

Pli poste, samseksemaj personoj estis persekutitaj de milico laŭ kiu okazis rompado de "publika moralo".

Inter la jaroj 1985-1987 okazis la Operacio "Hiacinto" - observado kaj kolektado de dosieroj pri polaj gejoj kaj ilia medio. Rezulte oni establis ĉ. 11 000 personajn tekojn de SB (Służba Bezpieczeństwa - Sekureca Servo).

En 1984 en la pola televido unuafoje estis aranĝita diskuto pri samseksemeco. En 1985 Dariusz Prorok sub pseŭdonimo Krzysztof Darski skribis al revuo Polityka (La Politiko) artikolon "Ni estas aliaj". Ĝi estis la unua publika voĉo de gejo, kiu priskribas la vivon en negative agordada socio. La unua artikolo (post la dua mondmilito) ĝenerale pri samseksemeco estis publikigita en 1974 en "La Literatura vivo" (Życie literackie) sub la titolo "Samseksemeco kaj opinio" (Homoseksualizm a opinia) kaj estis konkludita jene: Socio finu diskriminacii tiujn ĉi homojn.

En januaro 1987 fondiĝis Varsovia Samseksema Movado (Warszawski Ruch Homoseksualny) - la unua pola GLAT-organizo, al kiu aŭtoritatoj rifuzis registriĝon.

Jura situacio redakti

Jura asekuro kontraŭ diskriminacio redakti

Pollando iel asekuras gesamseksemulojn kontraŭ diskriminacio - estas jure malpermesita diskriminacio pro seksa orientiĝo. La malpermeso estas ampleksigita en la kodekso de laboro kaj tuŝas nur laboran aspekton. La leĝo validas ekde 2003.

La pola konstitucio malpermesas (artikolo 32) diskriminacion en vivoj politika, socia aŭ ekonomia pro ia ajn kaŭzo. En 1995 estis propono konkrete nomi la motivojn de diskriminacio (i.a. seksan orientiĝon), sed finfine oni rezignis tion kaj en 1997 aprobis tiel sonantan noton.

La puna kodekso ne malpermesas rekte alvokadon por malamo pro seksa orientiĝo, kvankam ĝi mencias tiun malpermeson (artikolo 256) lige kun diferencoj naciecaj, etnikaj, rasaj, religiecaj aŭ pro malreligieco.

Pollando tuttempe ne realigas plene kontraŭdiskriminaciajn direktivojn de Eŭropa Unio el 2000 jaro[2].

Agnoskado de samseksaj redakti

En la pola juro ekzistas nenia formo de agnoskado de samseksaj partnerecoj. Lige kun la artikolo 18 de la Konstitucio de Pola Respubliko el 1997, geedziĝi povas nur du personoj - virino kaj viro. Tiu leĝo kaŭzas, ke samseksaj edz(in)ecoj estas en Pollando kontraŭleĝaj kaj ne povas esti enkondukitaj ĝis la ŝanĝo de la regulo. Tamen, tiu ĉi leĝo ne malhelpus enkonduki alimanieran agnoskadon de samseksaj partnerecoj (ekzemple kiel registrita partnereco).

Laŭ internacia juro, samseksa edz(in)eco farita ekster Pollando, en Pollando estas neagnoskata.

Fine de 2003 senatanino Maria Szyszkowska (tiam membrino de Alianco de Demokrata Maldekstrularo) proponis leĝon similan al la franca PACS. La Senato aprobis ĝin kun jena rezulto: el ĉiuj 100 senatan(in)oj por voĉdonis 38, kontraŭ estis 23, sindetenis - 15. Sekve, la projekto transiris al Sejmo (malpli alta ĉambro de la pola parlamento), sed marŝalo (Włodzimierz Cimoszewicz) neniam adiciis ĝin al punktoj de la diskuto. Laŭ Szyszkowska, ĉar tiama registaro ne volis enkonduki tiun ĉi leĝon (kaj tiam regis ĝuste AdDM). La projekto perdiĝis lige kun ŝanĝo de la oficperiodo.

Opinioj de la politikaj partioj redakti

La politikaj partioj kiuj pritaksas sin kiel maldekstraj, centr-maldekstraj aŭ liberalaj, kiel i.a.: Verduloj 2004, Alianco de Demokrata Maldekstrularo, Unio de Laboro, Pola Socialdemokratio, Racio de Pola Maldekstro, Unio de Maldekstro, Demokrata Partio, deklaras diversnivele apogon por rajtoj de gesamseksemuloj kaj kelkaj de ili menciis tion en sia programo. La partioj kiuj alvokas konservativismon, kiel Civitana Platformo, Juro kaj Justeco, Ligo de Polaj Familioj aŭ konservativisme-liberala Unio de Realpolitiko kontraŭas. Memdefendo de la Respubliko Pollando ne havas sian opinion pri tio.

Socia situacio redakti

 
Parada Równości 2018

Laŭ granda plimulto da opinioj, kiuj alvenas de ekster Pollando (la Eŭropa Parlamento[3], Amnestio Internacia[4], Human Rights Watch[5], la usona Statdepartamento[6] kaj aliaj) kaj laŭ ambaŭ- kaj samseksemaj personoj, kiuj loĝas en Pollando[7], Pollando estas hodiaŭ unu el la plej netoleremaj ŝtatoj de Eŭropo.

Laŭ la raporto de la usona Ŝtatdepartamento el 2006 Pollando lokas en la 8-a pozicio el 10 plej maltoleremaj ŝtatoj koncerne samseksemajn personojn (kio mirigas, ĉar samseksema seksumado estas en Pollando laŭleĝa, dum kontraŭleĝa en ĉ. 70 aliaj ŝtatoj en la tuta mondo[8]). Pollando estas la nura ŝtato el la okcidenta kultura rondo sur tiu ĉi listo[9].

Laŭ opiniosondo farita dum januaro 2007 por la Eŭropa Unio, 59% de la poloj opinias, ke gesamseksemuloj estas la plej forte diskriminaciita malplimulto en la pola socio[10]. Samtempe, kiel montris la opiniosondo de PBS (Laborejo de Sociaj Enketoj) el majo 2007, 83% de la personoj havis "ion kontraŭ", se ilia propra infano ŝatus edz(in)iĝi kun persono de la sama sekso[11].

Kiel montras diversaj statistikoj, poloj plimulte kontraŭas realigadon de la leĝo pri samseksa edz(in)eco. Gravan rolon ludas ĉi-tie religia aspekto - laŭ Instituto de Statistiko de la Katolika Eklezio el 2006 en Pollando kiel kredantaj romkatolikuloj sinpritaksas 95% de la socio, el kiuj 59% estas praktikantaj[12]. Tamen, laŭ opiniosondo de CBOS (Centro de Enketado de Socia Opinio) el 2008, 41% de la socio subtenas la ideon enkonduki registritan partnerecon. Samtempe, CBOS rigardigas, ke fortan influon al opinio pri tiu ĉi afero havas: aĝo, nivelo de edukado kaj loĝloko. La plej grandan aprobon esprimas homoj junaj kaj bone edukitaj el la plej grandaj urboj. Virinoj iom pli ofte ol viroj konsentas tiun leĝon. Al diferenco de opinioj havas influon ankaŭ religiaj praktikoj: homoj kiuj partoprenas ilin minimume unufoje dum semajno en plimulto kontraŭas, dum personoj kiuj praktikas sporade aŭ ne praktikas - en plimulto esprimas la akceptadon. Persona kono de gejolesbanino havas fortan ligon kun opinioj pri laŭleĝigo de samseksaj partnerecoj. La personoj kiuj interkonatiĝis kun ili multe pli ofte ol aliaj asertas, ke samseksaj partnerecoj rajtu laŭleĝe registriĝi siajn ligojn (same kiel registrita partnereco, kiel samseksa edz(in)eco).

En Pollando ekzistas multaj lokoj de kulturo, kie gesamseksemuloj povas senti libere kaj ne kaŝi siajn am-rilatojn. En Varsovio estas dekoj da lokoj (klubejoj, dancejoj, saŭnoj, hoteloj, restoracioj ktp.) gejaj kaj gej-amikaj. Same gravan, sed rigarde malpli grandan scenejon havas Katowice, Krakovo, Lodzo, Poznano, Triurbo kaj Vroclavo. La gejajn klubojn havas ankaŭ kelkaj aliaj malpli grandaj urboj.

Samtempe en la ŝtato agadas GLAT-organizoj kiuj ĉefe helpas al GLAT-personoj (jura, psikologa helpo ktp.), luktas kontraŭ netoleremo kaj batalas por egalrajteco aŭ organizas kulturajn aranĝojn - ekzemple la Festivalo "Kulturo por Toleremo" en Krakovo. Regule oni organizas tri paradojn - en Krakovo Marŝo de Toleremo, en Poznano Marŝo de Egaleco kaj la plej granda, en Varsovio Parado de Egaleco, kiu en 2005 estis malpermisita de Lech Kaczyński - tiam urbestro de Varsovio. La 3-an de majo 2007 Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj juĝis, ke tiamaniere varsoviaj aŭtoritatoj rompis la Eŭropan Konvencion pri Homaj Rajtoj.

Kelkaj paroj en Pollando batalas por la agnosko de sia geedziĝo ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, ekzemple en la kazo Andersen kontraŭ Pollando[13].

Fonto redakti

La ĉefa fonto de la statistikoj kaj la faktoj estas la pola Vikipedio.

Piednotoj redakti

  1. Artikolo 207 de la puna kodekso: Kiu pro volo profiti, doniĝas al persono de sama sekso por diboĉa ago, dependas al mallibereja puno ĝis 3 jaroj (pole Kto z chęci zysku ofiarowuje się osobie tej samej płci do czynu nierządnego, podlega karze więzienia do lat 3).
  2. Direktivoj 43/2000/WE[rompita ligilo] kaj 78/2000/WE[rompita ligilo] (ligiloj al polaj versioj)
  3. La Rezolucio de la Eŭropa Parlamento pri plifortiĝo de perforto kaŭzita de rasismo kaj kontraŭgejeco en Eŭropo[rompita ligilo] (en oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio)
  4. http://amnesty.org.pl/uploads/media/EUR_010192006PL.pdf[rompita ligilo] (pole)
  5. Poland: School Censorship Proposal Threatens Basic Rights (angle)
  6. http://www.southernvoice.com/2006/3-17/news/national/abuse.cfm (angle)
  7. La raporto de Lambdo Varsovio kaj Kampanjo Kontraŭ Gejfobio (atingebla en la angla kaj la pola)
  8. https://web.archive.org/web/20110726010902/http://www.fco.gov.uk/en/newsroom/latest-news/?view=Speech&id=1893468 (angle)
  9. World's worst places to live if you're gay U.S. allies listed among gay human rights abusers (angle)
  10. http://ec.europa.eu/public_opinion/archives/ebs/ebs_263_fiche_pl.pdf Eurobarometer, "Discrimination in the European Union" (pole)
  11. Sondaż "GW": Gej i Cygan – nie. Nieuk może być (pole) Esperante: Opiniosondo de la "Elekta Gazeto": Gejo kaj Cigano - ne. Malklerulo povas esti
  12. http://www.kosciol.pl/article.php/20060520115254964 Arkivigite je 2008-05-22 per la retarkivo Wayback Machine (pole)
  13. HUDOC - European Court of Human Rights (angle). ECHR. Alirita 21 July 2022.

Vidu ankaŭ redakti