Samuel Edward Konkin la 3-a

usona anarkiisto

Samuel Edward Konkin III (ankaŭ konata kiel SEK3) (8-a de julio 1947 - 23-a de februaro 2004) estas kreinto de la Nova Libertariana Manifesto kaj fondinto de nova politika filozofia pensoskolo, kiun Konkin nomis agorismo. Agorismo estas maldekstrema branĉo de anarki-kapitalismolibertarianismo. En la enkonduko de Nova Libertariana Manifesto, Konkin diras, ke liaj influoj estis Murray Rothbard, Robert LeFevre, kaj Ludwig von Mises.

Samuel Edward Konkin la 3-a
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1947 (1947-07-08)
en Edmontono
Morto 23-an de februaro 2004 (2004-02-23) (56-jaraĝa)
en Okcidenta Los-Anĝeleso
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo ekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Persona vivo redakti

Samuel Edward Konkin III naskiĝis en Edmontono, Alberto en familio de Samuel Edward Konkin II kaj Helen Konkin. Li havas unu fraton kun nomo Alan. En 1990 li geedziĝis al Sheila Wymer, kun kiu li havis unu filon, Samuel Evans-Konkin. Baldaŭ post lia naskiĝo ili eksedziĝis.[1]

Konkin dum longa tempo partoprenis en rolludo Drakoj kaj Galerioj (Dungeons & Dragons aŭ sigle D&D) kaj ekde la 1970-aj jaroj kontribuis al admiranta ĵurnalo Alarums and Excursions. En siaj artikoloj en la ĵurnalo li priskribis aventurojn de sia grupo de roluloj en la D&D-universo. En unu eldono de la ĵurnalo lia grupo estas desegnita sur la kovrilo, pendumante tiaman presidenton de Tactical Studies Rules Gary Gygax de arba branĉo. Tiel Konkin atakis lin pro disputo pri reguloj de la ludo.

Krome li estis notinda pro stilo de lia vestiĝo. Tutan sian vivon li nur surhavis nigrajn vestaĵojn por emfazi sian aliĝon al anarkiismo, kiu estis reprezentata per nigra koloro ekde la 19-a jarcento.[2]

Konkin mortis en sia loĝejo en uesta Los-Anĝeleso, Kalifornio je la 23-a de februaro, 2004 pro naturaj kialoj. Li estas enterigita en Edmontono kune kun lia patro.[1]

Politikaj vidpunktoj redakti

Samkiel Rothbard, Konkin asertis, ke libertarianismo estas ekstreme maldekstra aŭ radikala movado. Li fondis Agoristan Instituton kaj Movadon de la Libertarianaj Maldekstruloj. Konkin forte malapogis partoprenon en balotoj kaj parlamentismon, kiujn li opiniis nekongrueblaj kun libertariana etiko. Li forte kritikis Usonan Libertarianan Partion, kiun li opiniis ŝtatista provoko kontraŭ libertariana movado. Li ankaŭ estas forta kritikulo de minarĥiista filozofo Robert Nozick kaj nomis liajn sekvantojn per vorto Nozis kiu estas kunmetaĵo de familinomo Nozick kaj angla vorto Nazis, t.e. nazioj.[2]

En Nova Libertariana Manifesto, Konkin prezentis sian strategion por atingo de libertariana socio. Ĉar li malapogis voĉdonadon, lobiadon kaj ĉiujn aliajn manierojn ŝangi la sistemon per metodoj de la sistemo, li proponis metodon detrui la sistemon "de ekstere". Aparte li konsilas al la popolo detiri resursojn de la ŝtato per movo de siaj ekonomiaj aktivecoj en sferojn de nigra merkatogriza merkato, kie la ŝtato ne povus kontroli ilin aŭ preni impostojn.

Konkin estis subtenanto de historia reviziismo, kaj, kvankam li mem ne subtenis neigon de Holokaŭsto, li aktive subtenis Instituton por Historia Revizio, kiam la ŝtato atakis ĝin, kaj eĉ donis al ĝi reklamspacon en New Libertarian.[3] Li ankaŭ verkis plejparte pozitivan revizion pri libro The Man Who Invented Genocide: The Public Career and Consequences of Raphael Lemkin ("La homo kiu inventis genocidon: Publika kariero kaj konsekvencoj de Raphael Lemkin") far James J. Martin, kiu ankaŭ estis eldonita far la Institucio.[4] Oni opinias, cetere, ke Konkin protektis la Instituton ne pro sia emo al reviziismo, sed por ĝenerala defendo de libero de esprimo.[5] Tamen, pro tiu pozicio Konkin estas kritikita en libro Anarchism: Left, Right, and Green far ekstremmaldekstra sindikatistino Ulrike Heider.[6]

Konkin estis redaktisto kaj publikisto de kelkaj neregule eldonataj libertarianaj gazetoj: New Libertarian Notes (1971-1975), New Libertarian Weekly (1975-1978), kaj finfine ĵurnalo New Libertarian (1978-1990). La lasta eldono de New Libertarian estis speciala eldono pri sciencfikcio, kun Robert A. Heinlein sur la kovrilo (# 187, 1990).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 http://www.pulpless.com/sek3/
  2. 2,0 2,1 Gordon, David (2011-04-01) Sam Konkin and Libertarian Theory, LewRockwell.com; accessed October 28, 2017.
  3. New Libertarian #11. KoPubCo. Alirita 2017-10-01.
  4. Konkin, Samuel (1984), Thrusting the Stake into Lemkin's Bleeding Heart, http://www.ihr.org/jhr/v05/v05p388_Martin.html 
  5. The Last, Whole Introduction to Agorism (PDF). Papers of the Libertarian Left. Arkivita el la originalo je 2017-05-27. Alirita 2017-10-01. Arkivigite je 2017-05-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-05-27. Alirita 2019-07-22.
  6. Heider, Ulrike. (1994) Anarchism. San-Francisko: City Lights Books. ISBN 9780872862890.

Eksteraj ligiloj redakti