San Juan (Batangoj)
San Juan - tagaloge Bayan ng San Juan - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Batangoj.
San Juan | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4226 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 114 068 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 417 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 50′ N, 121° 24′ O (mapo)13.826121.396Koordinatoj: 13° 50′ N, 121° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Areo | 273,4 km² (27 340 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- loĝantaro: 108 585 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 4226
- telefonkodo: +63 (0)43
- Supermara alteco: 19,0 m
- Areo: 273,40 km²
GeografioRedakti
San Juan kuŝas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivereto, la maro estas tre proksime [1]. Rosario (Batangoj) troviĝas 20, Lipa (Filipinoj) 28, provinca sidejo Batangas 35, Nasugbu 86, ĉefurbo Manilo 96, Kezonurbo 102 kilometrojn (aere) [2].
HistorioRedakti
La oficiala fondo de San Juan okazis en 1848 sub nomo "San Juan de Bocboc". La vilaĝo travivis katastrofon kaŭzitan de ŝtormo kaj inundo en 1883. Tial post 3 jaroj la komunumo translokiĝis al pli bona loko. En la fruaj 1920-aj jaroj la loko estis renomita kiel San Juan honore al Johano Nepomuko, la patrono de la urbeto. Ĝi atingis la internacian klasifikon urbego en la 2010-aj jaroj.
EkonomioRedakti
Sankta Johano havas specialan ekonomian zonon kaj estas turisma celloko pro ĝiaj strandoj. Estas menciindaj la agrikulturaj produktoj (apude) kaj la ceramika industrio (ene).
Eduko kaj religioRedakti
San Juan havas ŝtatan kampuson. La loĝantoj estas ĉefe kristanaj.
TrafikoRedakti
San Juan havas trairan vojon kaj flankovojon al la marbordo.
KlimatoRedakti
La klimato de San Juan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1142 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-decembro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans