Sandra YSBRANDY (naskiĝis la 7-an de majo 1969 en Zevenaar) estas nederlanda televidkuiristo. Ŝi estas konata pro la programoj "Het Familiediner", "Carlo & Irene: Life4You", "Tijd voor MAX" kaj "Kook mee met MAX".

Sandra Ysbrandy
Persona informo
Sandra Ysbrandy
Naskiĝo 7-an de majo 1969 (nun 54-jaraĝa)
en Nederlando Zevenaar, Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de AmsterdamoLibera Universitato de Amsterdamo vd
Profesio
Okupo kuiristo vd
Aktiva dum 2009-nuntempe
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ysbrandy komencis studi historion ĉe la Universitato de Amsterdamo en 1988. Post kompletigado de tio, ŝi studis antropologion ĉe la Libera Universitato de Amsterdamo. Post tio Ysbrandy komencis labori ĉe la Rabobank.

En 2009 ŝi komencis kiel televidkuiristo ĉe "Het Familiediner", en kiu ŝi aperis dum tri jaroj. En 2012 ŝi prezentis kiel televidkuiristo por tri sezonoj la programon "Carlo & Irene: Life4You", kie ŝi sukcedis Rudolph van Veen. En 2015 ŝi interŝanĝis "Life4You" por "Thuis op Zondag" de la televidstacio SBS, kiu havis totalon de 40 epizodoj. De 2016, Ysbrandy videblas en la ĉiutaga intervjuspektaklo "Tijd voor MAX", kie ŝi kuiras dum la elsendo.

En 2017, Ysbrandy iĝis la vizaĝo de la programo "Kook mee met MAX" de la samnoma dissendanto. En tiu ĉi programo ŝi alternas kuiradon kun Mounir Toub. Tiun jaron ŝi ankaŭ partoprenis "De Slimste Mens" (La plej saĝa homo) unufoje.

En 2020 kaj 2021, Ysbrandy prezidis la ĵurion en la kuira programo "Het Lekkerste van Gelderland" prezentita de Jochem van Gelder por "Omroep Gelderland".

En 2021, Ysbrandy estis unu el la partoprenantoj de la 21-a sezono de la RTL 4 programo "Expedition Robinson", ŝi eliris kiel dudeka kaj tiel finis je la sepa loko.

Ekde 2022, Sandra povas regule esti videbla kiel kuiristo en "Eigen Huis & Tuin: Lekker Leven". Per tio ŝi anstataŭas Hugo Kennis je RTL 4. En 2023 Sandra partoprenis en la televida programo "Hunted Vips" kun Sylvana IJsselmuiden

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Ysbrandy ankaŭ publikigis du receptlibrojn. En 2013 tio estis la libro "Ĉe la kuireja tablo", sekvita de "Pomoj kaj piroj" en 2014.