Sankt Kathrein im Burgenland

Sankt Kathrein im Burgenland, kroate Katalena, hungare Pósaszentkatalin [pOŝasentkatalin] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Deutsch Schützen-Eisenberg. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szent-Katalin, poste pro peto de poŝto aldoniĝis "pósa" por fari diferencon de similaj loknomoj.

Fora panoramo de Sankt Kathrein im Burgenland
Preĝejo de Sankt Kathrein im Burgenland

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Sankt Kathrein im Burgenland situas laŭ rojo. Oberwart troviĝas je 26 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1378 laŭ tiama hungara nomo „Posafalva”. En 1481 aperis la alia formo: „Zenthkatherina”. La kampoj longe apartenis al grafoj de Németújvár. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj refondis ĝin. En 1910 vivis en Pósaszentkatalin 282 homoj (kroatoj en majoritato, aŭstroj en minoritato). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Sankt Kathrein im Burgenland aliĝis al Deutsch Schützen-Eisenberg.

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj de Sankta Katerino en Hungara reĝlando redakti

Pósaszentkatalin Szentkatalin