Isidoro de Madrido

hispana farmisto kaj sanktulo
(Alidirektita el Sankta Isidro Terkulturisto)
Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Isidoro mortinta en Madrido. Pri la du aliaj sanktuloj de nomo Isidoro vidu la artikolojn Isidoro de Ĥio kaj Isidoro de Sevilo.

Sankta Isidoro TerkultivistoSankta Isidoro de Madrido - hispane San Isidro Labrador estas hispana sanktulo de la katolikismo, kiu vivis de 1080 ĝis 1172 en Madrido. Ties festo celebriĝas la 15-an de majo.

Sankta
Isidoro de Madrido
Persona informo
Isidro Labrador
Naskiĝo 30-an de novembro 1078 (1078-11-30)
en Madrido
Morto 15-an de majo 1130 (1130-05-15) (51-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando Kastilio vd
Familio
Edz(in)o Maria Torribia vd
Infanoj San Illán vd
Profesio
Okupo terkultivisto vd
Sanktulo
Kanonizo 12-a de marto de 1622 de Gregorio la 15-a
Festotago 15-a de majo
Patroneco hispanaj terkulturistoj (kamparanoj); urbo Madrido
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis beatigita de Paŭlo la 5-a la 14-an de junio de 1619 kaj kanonigita la 12-an de marto de 1622 fare de la papo Gregorio la 15-a, samtempe kun Sankta Filipo Neri kaj aliaj hispanaj sanktuloj Sankta Terezo de Avila, Sankta Ignaco Lojola kaj Sankta Francisco Xavier, kio ne estis publikigita ĝis 1724 de Benedikto la 13-a. Li estis deklarata patrono de la hispanaj terkulturistoj (kamparanoj) fare de Johano la 23-a en 1960.[1]

La plej fama miraklo laŭ legendoj estas ke li ricevis helpon de anĝeloj kiuj plugis anstataŭ li, dum li preĝis, por ke la dunginto ne koleru. Laŭ alia versio, la sanktulo haltis ĉe ĉiu ermitejo por preĝi kaj poste la anĝeloj helpis ties plugadon por ke li iru pli rapide kaj regajnu la perditan tempon. Li estas la patrono ankaŭ de Madrido, kie celebriĝas popularega festo. Dume ankaŭ en terkulturaj regionoj hispanaj estas kamparanaj festoj pri li ĉefe ĉe ermitejoj.

Notoj redakti

  1. Buleoj Arkivigite je 2012-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Rationi congruit (1724), kaj Agri culturam (1960).


 
Procesio honore de Sankta Isidoro