Severino el Noricum

(Alidirektita el Sankta Severino)

Severino el Noricum (naskiĝinta ĉirkaŭ 410, mortinta la 8-an de januaro 482 en Mautern ĉe la Danubo, Aŭstrujo, estis bonfaranto kaj sanktulo.

Severino el Noricum
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 410 (0410-01-08)
en Suda Italio
Morto 8-an de januaro 482 (0482-01-08) (72-jaraĝa)
en Mautern an der Donau
Okupo
Okupo monaĥo
vdr

Vivo redakti

Ĉirkaŭ la jaro 454 li publike aperis ĉe la landlimo inter Panonio kaj Noricum Ripense: de Vieno ĝis Passau respektive Salcburgo li faris mirajn agadojn. Pri lia vivo oni informiĝas ĉe Eugippius. Demandite pri sia origino li neniam klare respondis; tamen de ĉiuj li konsideritis homo kies patra lingvo estis la latina, do sudulo. Oni sciis pluse ke li restis kelkan tempon en dezerto orienta (Egiptio, Palestino?) de kie li fuĝis post invado de barbaroj. Resume oni povas supozi, ke li devenas el riĉa itala familio: scivoleme respektive sinekkononte li eremitadis en la dezerto. Li mem petis de siaj disĉiploj ke ili iam kunprenu la ostojn de li en Italujon.

Dum ne tute tri jardekoj li restis en Noricum Ripense ne estante revema mistikulo sed praktika helpanto. Li mem ofte fastis kaj bremsigis ade la soifosenton. Tiu monako asketisma iĝis por kelkaj barbaroj ja danĝera batalanto por la travivemo de la tuta provinco. Provizite per profeteco kaj miraklofareco li ŝajnis al multaj kvazaŭ supertera ulo havanta magian povon eĉ sur la plej sovaĝajn homojn. Li avertis la provincajn oficistojn kontraŭ atakoj barbaraj kaj kontraŭstariĝis decidite al la reĝoj de la Rugoj kaj de la Alamanoj konvinkonte ilin esti pli mildaj kontraŭ la romianoj kaj liberigi kaptitojn.

Eble Severino iom malfruigis la malromiigon de la provinco. Plurloke, kie li restis pli longa tempo (ekz. apud Passau kaj Mautern) li fondis monakejojn modestajn, kiuj konsistis - laŭ orienta modelo - el ununuraj kabanoj. En Mauterin iutage trafis lin barbaroj kiuj volis esti benitaj de li. Inter ili estis ankaŭ Odoakro, la posta reĝo. Severino antaŭdiris al Odoakro la estontecon kaj konvinkis lin iri al Italujo kie li karierus. Pli poste Odoakro, memorante tiun ĉi promeson, plenumis dankeme volon de Severino pri amnestio de la ekzilita Ambrosius. Unu el la multo da predikejoj de Severino estis ekz. ĉe la Fátima-kapelo de Schardenberg.

Morto redakti

Episkopecon Severino malakceptis. Post longa benoplena tempo Severino mortis en la tago kiun li jam longe antaŭvidis. Malgraŭ aliaj promesoj la ruga reĝo Federuchus tuj post la morto de Severino marode elrabis la monakenoj kaj ŝtelis la aferojn preparitajn por la malriĉuloj. Puno tuj sekvis: unu monaton post Federuchus mortigitis fare de la nevo.

Ses jarojn pli malantaŭe Odoakro gvidis ĉiujn romiajnojn el Noricum en Italujon. La monakoj de Severino ankaŭ faris tion kunprenante la ostojn de la entombigita sanktulo. Ili estis metita en Cucullanum proksime de Napolo en tombon konstruitan laŭ komisio de pia vidvino nome Barbarina.

Sur ĝi baldaŭ konstruitis monakejo, kies abato Eugippius skribis en 511 biografion de Severino en sobra skribostilo kun altvaloraj bildoj sociologiaj.

Fonto redakti

Artikolo „Severin, der heilige“ von Alois Knöpfler in: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 34 (1892), p. 74–76, Interrete legeblas la tuto tie ĉi.

Eksteraj ligiloj redakti