Riva San Vitale

komunumo de Svislando

Riva San Vitale estas komunumo de la Komunumaro Riva San Vitale kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2505 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Riva San Vitale
Blazono de Riva San Vitale
Blazono de Riva San Vitale
Blazono de Riva San Vitale
Battisterio Riva San Vitale
Battisterio Riva San Vitale
Battisterio Riva San Vitale
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Riva San Vitale
Koordinatoj  45° 54′ 18″ N 8° 58′ 12″ O / 45.90500 °N, 8.97000 °O / 45.90500; 8.97000 (mapo)Koordinatoj: 45° 54′ 18″ N 8° 58′ 12″ O / 45.90500 °N, 8.97000 °O / 45.90500; 8.97000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2505
Areo 5,97 km²
Alteco 273 m super marnivelo
Poŝtkodo 6826
Komunumkodo 5263
Mapo de Riva San Vitale
Mapo de Riva San Vitale
Mapo de Riva San Vitale

Geografio redakti

Riva San Vitale situas ĉe la suda bordo de la Lago de Lugano norde de la urbo Mendrisio. Okcidente de ĝi leviĝas la Monto San Giorgio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Riva San Vitale kaj la setlejoj Sant'Antonio kaj Poiana en nordokcidento ĉe la lagobordo kaj la kvartaloj Segoma kaj Crotta en sudo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,97 km², de kiuj 70,5% estas kovritaj de arbaro, 11,1% servas por agrikulturo kaj 16,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Riva San Vitale limas aliflanke de la Lago de Lugano en nordo al Bissone, en nordnordoriento al Maroggia kaj en oriento al Melano, en sudo al Mendrisio, kaj en okcidento al Brusino Arsizio.

Trafiko redakti

Riva San Vitale situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo laŭlonge de la lagobordo de Mendrisio al Bruzzo Arsizo. La kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2 pasas oriente de la komunumo, kie ankaŭ situas alveturejo al la aŭtovojo. Pere de la loka busreto de Mendrisiotto kaj la liniŝipoj sur la Lago de Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Riva San Vitale datiĝas el la jaro 300 kiel vicus subinates. Sekvis mencio el la jaro 774 kiel Primo Sobenno. En la jaro 1115 aparis la nomo Ripa Sancti Vitalis. La loko estis jam loĝata dum la neolitiko, kiel pruvas multnombraj trovitaj objektoj. Gravaj esas la multnombraj restaĵoj el la romia epoko. Dum mezepoko Riva San Vitale en la urbo rajto de Como estis menciita kiel burgus. Ĝi ĝuis multnombrajn privilegiojn kaj estis ekzemple liberigita de impostoj. En la malfrua mezepoko Riva San Vitale devis cedi sian strategian pozicion al Capo Lago tamen ĝi konservis multajn privielgiojn. La preĝejo Battisterio San Giovanni estis konstruita sur la restaĵoj de romia konstruaĵo en la jaro 500 kaj estas la plej malnova kristana preĝejo en Svislando. Post la konkoreo fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la 16-a jarcento Riva San Vitale apartenis al la Voktejo Lugano. Post vana provo en 1798 aligi la Voktejon Lugano al la Ĉisalpa Respubliko la vilaĝoj de la Paroĥaro Riva San Vitale formis de la 23-a de februaro ĝis la 16-a de marto la Respublikon Riva San Vitale. En la jaro 1803 Riva San Vitale estis atribuita al la Distrikto Lugano, tamen en la jaro 1814 ĝi estis integrita al la Distrikto Mendrisio.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti