Santa Rita Durão

Monaĥo José de Santa Rita DURÃO [Ĵoze de Santa Rita Durao] (naskiĝis la 1722 en Cata Preta, mortis la 1784 en Lisbono) estis brazila poeto kaj religiulo kiu verkis pri la konkero de Bahio.

Santa Rita Durão
Santa Rita Durão 1981 Brazil stamp.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1722
en Mariana
Morto 1784
en Lisbono
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj brazilportugalaportugala [#]
Ŝtataneco Brazilo [#]
Alma mater Universitato de Koimbro [#]
Profesio
Okupo poeto • oratoro • ordenfrato • verkistobibliotekisto [#]
Verkado
Verkoj Caramuru [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li studis kun la jezuitoj kaj poste fariĝis monaĥo de la ordeno de Sankta Aŭgusteno. Doktoriĝis pri filozofio kaj teologio en la Universitato de Koimbro, kie li instruis teologion[1].

Lia pli fama verko, Caramuru, estas epopea poemo pri la konkero de Bahio, sed kiam ĝi estis publikigita ĝi ne famiĝis. Nur poste ĝi estis agnoskita kiel granda verko. Aliaj manuskriptaj poemoj de la aŭtoro perdiĝis[2].

VerkojRedakti

  • Oratio ("preĝo", 1778)[3]
  • Novena do glorioso S. Gonçalo de Lagos ("Preĝaro el glora s-ta Gonçalo de Lagos", 1779)[4]
  • Caramuru (1781)[5]

En EsperantoRedakti

BibliografioRedakti

  • Bibliographia brasiliana[7]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. BOSI, Alfredo. História concisa da literatura brasileira. São Paulo: Cultrix, 1999.
  2. VARNHAGEN, Francisco Addolfo de. Florilégio da poesia brasileira. Lisboa, Imprensa Nacional, 1850.
  3. DURÃO, José de Santa Rita. Josephi Duram theologi conimbrensis O.E.S.A pro annua studiorum instauratione Oratio. Conimbricae: Ex Typographia Academico-Regia, 1778.
  4. DURÃO, José de Santa Rita. Novena do glorioso S. Gonçalo de Lagos, composta por hum seu devoto e indigno irmão, Lisboa na Regia Officina Typographica, 1779.
  5. DURÃO, José de Santa Rita. Caramurú. Poema Epico do descobrimento da Bahia, composto por Fr. José de Santa Rita Duraõ, da Ordem dos Eremitas de Santo Agostinho, natural da Cata-Preta nas Minas Gerais. Lisboa, na regia officina typographica, 1781.
  6. LORENZ, Francisco Valdomiro. Brazila Antologio Poezia. Rio de Janeiro, Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 1994.
  7. MORAES, Rubens Borba Alves de. Bibliographia brasiliana: A bibliographical essay on rare books about Brazil published from 1504 to 1900, and works of Brazilian authors published abroad before the independence of Brazil in 1822. Amsterdã, Holanda: Colibris, 1958.