Santo Tomas (Norda Dabao)

Santo Tomas, - tagaloge Bayan ng Santo Tomas - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Mindanao, en Dabaa Regiono, en provinco Norda Dabao.

Santo Tomas
Municipal hall Sto Tomas.jpg
Administrado
Poŝtkodo 8112 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128 667  (2020) [+]
Loĝdenso 580 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 32′ N, 125° 37′ O (mapo)7.5333333333333125.61666666667Koordinatoj: 7° 32′ N, 125° 37′ O (mapo) [+]
Alto 37 m [+]
Areo 221,8 km² (22 180 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Santo Tomas

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santo Tomas, Davao del Norte [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ĉefvojo en Santo Tomas

GeografioRedakti

Santo Tomas situas sur la marborda ebenaĵo [1]. Provinca cxefurbo Tagum troviĝas 22, Panabo 25, regiona ĉefurbo Dabao 53, ĉefurbo Manilo 934, Kezonurbo 938 kilometrojn (aere) [2].

HistorioRedakti

Origine tiu loko estis nomata "Tibal-og". La sporadaj indiĝenaj domoj apartenis al la proksima municipo Kapalong. La loko estis kovrita grandparte per densa arbaro, sed dum la antaŭmilitaj jaroj oni komencis planti agrikulturajn kreskaĵojn. Santo Tomas memstariĝis en 1949 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 2000-aj jaroj. La komunumo daŭre kreskis kaj prosperis, eĉ kiam ĝi travivis plurajn sinsekvojn de urbestra administrado.

EkonomioRedakti

Santo Tomas estas agroindustria areo. La ĉefaj produktaĵoj estas bananoj kaj rizoj. Kelkaj multnaciaj kompanioj kaj kooperativoj funkcias sukcese en la banana industrio.

EdukoRedakti

 
Kolegia biblioteko en Santo Tomas

En Santo Tomas universitato, kolegio kaj instituto donas eblecon por studi.

TrafikoRedakti

Al Santo Tomas kuras 3 signifaj aŭtovojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Dabao. En la urbego kutima veturilo estas la ruĝkoloraj tricikloj kun kapacito de 6 pasaĝeroj.

KlimatoRedakti

Santo Tomas situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 23-30 °C. La jara pluvokvanto estas 562 (?) mm.

FontojRedakti

  • WikiTrans