Sarah Adams

Sarah Fuller Flower Adams, naskiĝinta la 22-an de februaro 1805, mortinta la 14-a de aŭgusto 1848, estis angla poetino.

Sarah Adams
SarahFlowerAdams.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1805 (1805-02-22)
en Old Harlow
Morto 14-an de aŭgusto 1848 (1848-08-14) (43-jara)
en Granda Londono
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per tuberkulozokancero [#]
Tombo Foster Street [#]
Religio Unitarismo [#]
Etno Angloj [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Subskribo Sarah Adams
Familio
Patro Benjamin Flower [#]
Gefratoj Eliza Flower [#]
Edz(in)o William Bridges Adams [#]
Profesio
Okupo poeto • verkisto • kantotekstisto [#]
Laborkampo poezio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Sarah Flower naskiĝis en Old Harlow, Essex, kiel filino de la ĵurnalisto kaj eldonisto Benjamin Flower kaj ties edzino Eliza Gould. Ŝia pli aĝa fratino estis la komponistino Eliza Flower. Ili estis membroj de la unitaria eklezio. En 1834 ŝi edziniĝis kun la fervoja inĝeniero William Bridges Adams. Ili vivis en Loughton, Essex. Havanta nur 43 jarojn, ŝi mortis en Londono pro tuberkulozo kaj estis enterigata en Harlow.

VerkojRedakti

Sarah Adams verkis siajn poemojn en la tiam moda ekzaltita stilo de malfrua romantikismo, kiu jam baldaŭ post ŝia morto eksmodiĝis.

De ŝiaj verkoj, ĉefe de ŝiaj kontribuoj en gazetoj, ne ekzistas kompleta listo.

DramoRedakti

  • Vivia Perpetua. A dramatic poem in five acts (Londono 1841)

PoemojRedakti

  • A Summer Recollection (1836)
  • To My Sister

Religiaj poemojRedakti

En W. J. Fox, Hymns and Anthems, Londono 1841.

  • Creator Spirit! Thou the First
  • Darkness Shrouded Calvary
  • Gently Fall the Dews of Eve
  • Go, and Watch the Autumn Leaves
  • He Sendeth Sun, He Sendeth Shower
  • Nearer, My God, to Thee
  • O Hallowed Memories of the Past
  • O Human Heart! Thou Hast a Song
  • O I Would Sing a Song of Praise
  • O Love! Thou Makest All Things Even
  • Part in Peace: Is Day Before Us?
  • Sing to the Lord! For His Mercies are Sure
  • The Mourners Came at Break of Day

Kateĥismo por infanojRedakti

  • The Flock at the Fountain (Londono 1845)

EsperantoRedakti

En la ekumena Diserva libro ADORU troviĝas unu kanto de Sarah Adams:

  • ADORU 660: Dio, pli apud Vin; angle: Nearer, My God, to Thee