Satyendranath Tagore
bengala verkisto
Satyendranath TAGORE (1a de Junio 1842 – 9a de Januaro 1923) estis hindia bengala civila funkciulo, poeto, komponisto, verkisto, sociala reformisto kaj lingvisto el Kalkato, Okcidenta Bengalo. Li estis la unua hindiano aliĝinta al la elita kaj ĝistiama tuteŭropa Hindia Civila Servo en 1863[1][2][3] Li estis membro de la reformisma movado Brahmo Samaj de Brahmoismo.[1][2]
Satyendranath Tagore | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1842 en Kolkato |
Morto | 9-an de januaro 1923 (80-jaraĝa) en Kolkato |
Lingvoj | bengala • angla |
Ŝtataneco | Brita Hindio |
Alma mater | Presidency University • Hindu School • St. Xavier's Collegiate School |
Familio | |
Patro | Debendranath Tagore |
Frat(in)oj | Swarnakumari Devi • Rabindranath Tagore • Dwijendranath Tagore • Hemendranath Tagore • Jyotirindranath Tagore • Soudamini Debi |
Edz(in)o | Jnanadanandini Devi |
Infanoj | Indira Devi Chaudhurani • Surendranath Tagore |
Okupo | |
Okupo | verkisto • redaktisto • magistrato • tradukisto |
Li estis frato de fama verkisto Rabindranath Tagore kaj ankaŭ de same verkistoj Dwijendranath Tagore, Hemendranath Tagore kaj Jyotirindranath Tagore.
Literaturaj verkoj redakti
- Sushila O Birsingha
- Bombai Chitra
- Nabaratnamala
- Striswadhinata
- Bouddhadharma
- Amar Balyakotha O Bombai Prabas
- Bharatbarsiyo Ingrej
- Raja Rammohan Roy
- Birsingha
- Amar Balyakotha
- Atmakotha
- Shrimadbhagvatgita
Li verkis multajn kantojn. Lia patriota bengallingva kanto "Mile Sabe Bharat Santan, Ektan Gago Gaan" (unuiĝu, baratanidoj, kantu unuvoĉe) estis proponita kiel la unua nacia himno de Barato.[4]
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Satyendranath Tagore (1842–1923); brother of Rabindranath (en-GB) (2019-02-05). Alirita 2022-01-30.
- ↑ 2,0 2,1 Tagore, Satyendranath - Banglapedia. Alirita 2022-01-30.
- ↑ The Tagore women: A step ahead of their times (angle). Alirita 2022-01-30.
- ↑ "A special write up on Indian Author Satyendranath Tagore". www.anandabazar.com (en bengala lingvo). Alirita en 2022-01-30.