Sazdice, hungare Százd [sAzd], germane Sast estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Sazdice
hungare: Százd, germane: Sast
municipo
Lando  Slovakio
Regiono Nitra
Distrikto Levice
Supermara alteco 134 m s. m.
Koordinatoj 48° 5′ 15″ N 18° 47′ 50″ O / 48.08750 °N, 18.79722 °O / 48.08750; 18.79722 (mapo)
Areo 18 km² (1 800 ha)
Loĝantaro 433 (2006)
Denseco 24,1 loĝ./km²
Horzono UTC+1
 - somera tempo UTC+2
Poŝtkodo 935 85
Telefona antaŭkodo ++421-36
Aŭtokodo LV
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Vikimedia Komunejo: Sazdice
Retpaĝo: www.sazdice.poiplie.sk
Fora panoramo de Sazdice

Situo redakti

Sazdice situas en valo de rojo sub monto 238 m-ojn alta, laŭ flankovojoj. Šahy troviĝas je 13 km-oj.

Historio redakti

En la 13-a jarcento oni fondis tie monaĥejon, apude vilaĝo formiĝis. La tataroj detruis ilin en 1241. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1261 en latina formo "terra Zazd". La setlejo ricevis rajton pri bazarado en 1388. En 1685 ĝi denove detruiĝis fare de turkoj. Slovakoj refondis la setlejon en la 18-a jarcento. Oni komputis tie en 1715 27, post 5 jaroj 32 domojn. En 1828 loĝis tie 591 vilaĝanoj en 98 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Százd 691 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Százd rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondomilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 vivis en Sazdice 439 homoj, (270 hungaroj, 160 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
Rojo ĉe Sazdice