Gempen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Schönmatt)

Gempen estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 819 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Gempen
Blazono de Gempen
Blazono de Gempen
Blazono de Gempen
Komunuma domo de Gempen
Komunuma domo de Gempen
Komunuma domo de Gempen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Geografia situo CH1903: 616667 / 258426 (mapo)47.4763888888897.6597222222222Koordinatoj: 47° 29′ N, 7° 40′ O; CH1903: 616667 / 258426 (mapo)
Nombro de loĝantoj 819
Areo 6,00 km²
Alteco 676 m super marnivelo
Poŝtkodo 4145
Komunumkodo 2474
Mapo de Gempen
Mapo de Gempen
Mapo de Gempen
vdr

Geografio redakti

Gempen situas en la Nigrobubolando 12 kilometrojn sudoriente de la urbo Bazelo ĉe la norda flanko de la Soloturna Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Gempen la setlejoj Baumgarten, Stollen kaj Schönmatt. La komunumo troviĝas sur ĵurasa altebenaĵo kaj sur ĝia teritorio leviĝas la monto Schrattenfluh, kiu ankaŭ estas konata kiel Gempenstollen, sur kies kulmino sur alteco de 759 m s.m. staras 28 metrojn alta belvidturo, konstruita en la jaro 1897.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,00 km², de kiuj 40,8% estas kovritaj de arbaro, 52,3% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gempen limas en nordo al Muttenz (BL), en nordnordoriento en unu punkto al Pratteln, en nordoriento al Frenkendorf (BL), en oriento al Nuglar-Sankt Pantaleon, en sudoriento al Büren, en sudo al Hochwald, en okcidento al Dornach, kaj en nordokcidento al Arlesheim (BL).

Trafiko redakti

Gempen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tamen ĝi bone atingeblas per la flankaj vojoj al Dornach kaj Liestal, kie ekzistas alveturejoj al la ekspresvojoj H18 respektive H2. Per poŝtaŭtolinio al Hochwald kaj al stacidomo de Dornach la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gempen datiĝas el la jaro 1277 kiel Gempenon. Dum mezepoko la altabatejo de Bazelo posedis administran bieonon kun supera tribunalo en Gempen, kiun ĝi donis kiel feŭdo al la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1485 Soloturno akris la duonon de la sejnorujo Dorneck-Gempen, en la jaro 1502 la alian duonon kun la senjorujo Büren. En la jaro 1530 la altabatejo de Bazelo vendis la ekleziajn interezorajtojn al Soloturno. En la jaro 1531 la urbo Soloturno starigis pendigilon en Gempen, kio kondukis al disputo kaj la tiel nomita pendigila milito kun Bazelo. Kiel sekvo de tiu militio Gempen fariĝis plena havaĵo de Soloturno. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti