Tomils
Tomils | |
---|---|
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Domleschg |
Koordinatoj | 46° 45′ 36″ N 9° 27′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.45000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 36″ N 9° 27′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.45000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 723 |
Areo | 30,56 km² |
Alteco | 801 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7418 |
Komunumkodo | 3671 |
Pri la komunumo
redaktiTomils (en la rumanĉa lingvo Tumegl) estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 723 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
redaktiTomils situas sur la orienta flanko de la Malantaŭa Rejno en nordo de la komunumaro Domleschg. La komunumo konsistas el la frakcioj kaj ĝis fine de 2008 memstaraj komunumoj Feldis/Veulden, Scheid, Trans kaj Tumegl/Tomils.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Tomils limas en sudo al Domat/Ems, en oriento al Churwalden, en sudoriento al Almens, en sudo al Paspels, en sudokcidento al Cazis, kaj en okcidento al Rothenbrunnen.
Trafiko
redaktiTomils situas ĉe la vojo de Rothenbrunnen al Fürstenau kaj tra ĝi pasas la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo posedas alveturejon en okcidento de la komunumo apud la ponto trans Malantaŭa Rejno al Cazis. Per poŝtaŭtolinioj al Rothenbrunnen kaj Thusis la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Feldis/Veulden, kiu situas sur teraso sur alteco de 1469 m s.m. atingeblas per aertelfero ek de Rhäzüns.
Lingvoj
redaktiAnkoraŭ en la 19-a jarcento la granda plimulto de la loĝantaro de la kvar frakcioj de la hodiaŭa komunumo Tomils parolis la rumanĉan lingvon. Dum la popolnombrado de 1980 la germana lingvo estis parolita de proksimume 80% de la loĝantaro dum nur ankoraŭ 15% parolis la romanĉan. Ĝis la jaro 2000 la proporcio de romanĉlingvanoj falis al 5% dum 90% parolis la germanan.
Historio
redaktiLa hodiaŭa komunumo Tomils estiĝis la 1-an de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam memstaraj komunumoj Feldis/Veulden, Scheid, Trans kaj Tumegl/Tomils.
La unua dokumenta mencio de Tomils datiĝas el la jaro 1141 kiel in Tumillis. [1] Feldis/Veulden menciiĝis en la jaro 1290 kiel Felden.[2] La unua dokumenta mencio de Trans datiĝas el la mezo de la 12-a jarcento kiel Hof ad Tranne. [3] Scheid estis menciita la unuan fojon kiel de Side ankaŭ en la 12-a jarcento. [4]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Tumegl/Tomils en Historia Leksokono de Svislando (2009-03-05)
- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Feldis/Veulden en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-10)
- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Trans en Historia Leksikono de Svislando (2009-03-05)
- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Scheid en Historia Leksikono de Svislando (2011-05-09)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Tomils Arkivigite je 2021-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Tomils en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Tomils – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Feldis/Veulden
-
Scheid
-
Tumegl/Tomils