Plaffeien

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Schwarzsee (Plaffeien))

Plaffeien estas komunumo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3594 loĝantojn je la 31-a de decembro 2017.

Plaffeien
Blazono de Plaffeien
Blazono de Plaffeien
Blazono de Plaffeien
La vilaĝo Plaffeien
La vilaĝo Plaffeien
La vilaĝo Plaffeien
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Geografia situo CH1903: 588156 / 102621 (mapo)46.0757.2855555555556Koordinatoj: 46° 5′ N, 7° 17′ O; CH1903: 588156 / 102621 (mapo)
Areo 66,53 km²
Alteco 856 m super marnivelo
Poŝtkodo 1716 Plaffeien
1716 Oberschrot
1716 Schwarzsee
1719 Zumholz
Komunumkodo 2299
Mapo de Plaffeien
Mapo de Plaffeien
Mapo de Plaffeien
vdr

Geografio redakti

Plaffeien situas en la distrikto Sinĝino ĉe la bordo de la rivero Sinĝino en la germanlingva okcidento de la dulingva Kantono Friburgo en la Svisaj Antaŭalpoj. La teritorio de la komunumo en okcidento limas al Kantono Berno kaj etendiĝas suden ĝis la Lago Schwarzsee (en Esperanto ankaŭ Nigra Lago).

Al la komunumo krom Plaffeien mem ankaŭ apartenas la municipoj Zollhaus, Schwarzsee kaj Muscherental.

La komunumo limas al Jaun, Val-de-Charmey, Boltigen, Oberwil kaj Guggisberg (Kantono Berno) kaj Brünisried, Giffers, Plasselb,Rechthalten kaj Tafers (Distrikto Sinĝino).

Trafiko redakti

Plaffeien atingeblas per poŝtaŭto ek de la urbo Friburgo, de Guggisberg aŭ tra Sangernboden kaj Gurnigelpasejo de Steffisburg. La loko estas la okcidenta elirpunkto al la Gurnigelpasejstrato.

Historio redakti

La komunumonomo devenas de la latina nomo planum faegum, kio signifas en Esperanto ebena fagoarbaro. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 1148. Ek de 1486 ĝis la Helveta Revolucio kaj la liberigo fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 Plaffeien estis voktejo de la urbo Friburgo. La revolucio alportis al la kampara komunumo egalajn rajtojn kiel la urbo kaj politikan aŭtonomion. La 31-an de majo 1906 preskaŭ la tuta vilaĝo Plaffeien estis detruita per inscendio.

Komunuma Partnereco redakti

Plaffeien flegas ek de la jaro 1979 komunuman partnerecon kun la komunumo Kasterlee en Belgio.

Eksteraj ligiloj redakti