Sebalt Schwertzer

germana alkemiisto, negocisto kaj humanisto

Sebalt Schwertzer (1552-1598) aŭ Sebald Schwärtzer estis germana humanisto, ministo, komercisto kaj alkemiisto, kiu, en 1584, vivis en la kortego de Rudolfo la 2-a (1552-1612) kaj deklaris esti transforminta hidrargon en oron. Unu el la plej polemikaj sciencistoj de la 16-a jarcento, kies entreprenemaj talentoj konvinkis Aŭguston el Saksio pri siaj alkemiaj kapabloj, kiu ankaŭ havis la elektiston Kristianon la 1-an kiel sia patrono.

Sebalt Schwertzer
(1552–1598)
Bildo de la verko Chrysopœia Schwærtzeriana, eldonita en 1618.
Bildo de la verko Chrysopœia Schwærtzeriana, eldonita en 1618.
Persona informo
Naskiĝo 22-a de julio 1552
en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio
Morto 7-a de januaro 1598
en St. Joachimsthal, Ĉeĥio
Profesio
Okupo komercisto • alkemiisto vd
vdr

Biografio redakti

Ŝvercero estis filo de armilisto el Nurenbergo. Komence li estis dungita kiel komercisto aŭ partnero kune kun Johann Machnitzky, el Olomouc kaj pli malfrue li iĝis sendependa negocisto kun plenaj civilaj rajtoj en Nurenbergo, kie li komercis lukserojn kaj tiele li ekkontaktis kun la Dresdena kortego.

Pere de alkemiaj eksperimentoj en la Saksia kortego, en kiuj li hipoteze transformadis hidrargon en arĝenton, li konkeris la atenton de la elektisto Aŭgusto el Saksio. Unue li estis dungita en septembro 1584 kiel elektista negocisto, kaj en tiu rolo li komercadis tekstilaĵojn en Saksio (tolaĵoj, veluraĵoj, silko, kaj por tio li varbadis nederlandajn fakulojn) krom minadon.

Krome li aktivis kiel kortega alkemiisto, kiel sukcedanto de David Beuther. Tamen, onidiroj komencis cirkuli ke li estas ĉarlatano, kaj kiam lia partnero Johann Machnitzky akuzis lin ke li estis veneniginta la du antaŭaj Elektistoj el Saksio, li fuĝis el Dresdeno al Prago, kiu tiam estis la Mekko de la alkemiistoj. Tie, li estis elkore akceptita de la imperiestro Rudolfo la 2-a, kiu eventuale nomumis lin kiel Prefekton de la Imperiaj Minejoj en St. Joachimsthal, grava minado-centro en Bohemio.

Ekde tiam Ŝvercero ĝuis la patronecon de la imperiestro Rudolfo. Malgraŭ la akuzon kontraŭ lin, Ŝvercero ĝuadis bonan reputacion inter la alkemiistoj, kiel oni povas konfirmi laŭ la atestoj de Johannes Kunckel (1630-1703), aŭtoro de la verko "Laboratorium chymicum", Hamburgo, 1738. Kunckel deklaris ke li trovis manuskripton de Ŝvercero, en Dresdeno, per kiu li estis enkondukita en la kortego.

Kunckel kaj aliaj alkemiistoj vidis grandajn amasojn da mono en la propraĵo de la elektisto Aŭgusto kaj de Kristiano la 1-a, kiel rezulto de la alkemiaj eksperimentoj far Ŝvercero en lia monfabriko. Lazarus Ercker (1528-1594) estis samtempulo de Ŝvercero kaj rakontas ke li ĉeestis en la unua publika prezentado de Ŝvercero pri lia tekniko en Dresdeno.[1] Ŝvercero edziĝis en 1573 kun Margaretha Schlauerspach (1552-1594) kaj ili havis du filinojn: Susanne (1585-1631) kaj Juliana, kiu edziniĝis al Georg Stempel, urbestro de Horní Slavkov, en Bohemio. Edward Kelley (1555-1597) estis samtempulo kaj alkemiisto en la kortego de Rudolfo la 1-a. Oni diras ke en la 1-a de novembro 1596, Kelley vundis Jürgen Hunkler, la asistanton de Ŝvercero, en la Arto-Ĉambro de la Imperiestro, kompreneble ke temis pri konkurado inter ili.

Verko redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti