La Libro de Atesto estas la unua libro kiu aperis en tiama Brita Palestino enhavanta rektan ateston pri la holokaŭsto de la buŝo de ĉeestinto. La libro estis eldonita en 1944 de eldonejo Am Oved sub la titolo "Atestolibro, notoj de judo savita el la nazia infero en Pollando". La libron verkis Jakob Kurtz.

Sefer Edut
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hebrea
Eldonado
Eldondato 1944
vdr

Fono redakti

Kvin fojojn dum la holokaŭsto, la germanoj anstataŭigis grupojn de judoj, kiuj havis palestinan civitanecon, kun grupoj de templanoj (Tempelgesellschaft) kaj germanoj de aliaj landoj en la Brita Imperio. La unua grupo, 46 homoj, alvenis al Palestino en decembro 1941 kaj la lasta en marto 1945.

Tiuj resenditaj al Palestino estis judaj regatoj de la Lando de Palestino, kiuj alvenis en Eŭropo sojle de la eksplodo Dua Mondmilito, kaj ne sukcesis eskapi el la naziaj okupaciteritorioj.

La plej grava grupo, laŭ la aŭtentika mezuro de la informo, kiun ĝi alportis pri la ekstermado, estis la dua grupo, konsistanta el 69 homoj, kolektitaj el 13 urboj de Pollando, kiuj alvenis en Palestino per trajno de Vieno tra Sofio, Istanbulo kaj Damasko al la fervoja stacidomo en Afula, kie elvagoniĝis la pasaĝeroj, la 14-an de novembro 1942. La grupo forlasis Pollandon la 28-an de oktobro 1942, post la grandaj "akcioj" (germane Aktion; amasaj operacioj por koncentri la judojn por deportado al la ekstermejoj) je la somero kaj aŭtuno de 1942. Survoje al Palestino, la membroj de la grupo estis tenitaj dum kelkaj tagoj en Vieno, kie ili renkontis la estron de la juda komunumo kaj lian deputiton, kiuj diris al ili, ke – el 200 mil vienaj judoj restis nur 400 homoj. La atestoj de la membroj de la grupo malkaŝis unuafoje la fakton de la ekstermado kaj ĝia amplekso. Ĉiu membro de la grupo alportis novaĵojn el malsama fonto: Sobibor, Treblinka, Aŭŝvico kaj aliaj lokoj. Ili rakontis pri amasmurdoj, en la plej brutalaj manieroj, post kiuj nur kelkaj pluvivantoj restis el komunumoj de dekmiloj da judoj.

Post ilia alveno en Palestino, post mallonga pridemandado de brita armespionado, la membroj de la grupo estis prenitaj al arestejo ĉe Atlit, kie ili estis plie pridemanditaj fare de membroj de la Juda Agentejo. Inter la membroj de la grupo estis du membroj de Kibuco Deganja B kaj fakultatisto de la Hebrea Universitato de Jerusalemo, elitaj homoj en la Jiŝuv, bone enradikiĝintaj en Palestino, kies atestoj estis fidelaj al la pridemandintoj, tamen ili ankoraŭ havis malfacilecon forskui la nekredemon de la pridemandintoj je tia ekstrema kaj ŝoka novaĵo. Unu el la membroj de la grupo, Jakob Kurtz, konata publika figuro kaj cionisma gvidanto en sia hejmurbo Piotrkow en Pollando kaj loĝanto de Tel-Avivo, provis kompreni la reagon en Palestino. Laŭ li, ankaŭ la judoj de Pollando, kiuj vidis propraokule la preterpasintaj morttrajnoj veninte de Okcidenta kaj Mezeŭropo, kaj atestis la murdo de multaj judoj en la najbareco de siaj loĝejoj, simple rifuzis kredi je la ekzisto de ekstermejoj, kaj ke infanoj, maljunuloj, kaj malsanuloj estus ekstermitaj unue. Post kiam la novaĵo estis digestita, la 22-an de novembro 1942, la administrado de la agentejo publikigis deklaron laŭ kiu novaĵo estis ricevita "de fidindaj kaj rajtigitaj fontoj", ke la nazioj komencis sisteman kampanjon de ekstermado de polaj judoj, kaj je la 30-an de novembro kaj 1-an de decembro, manifestacioj kaj publikaj mitingoj estis okazigitaj en la tuta lando. Ankaŭ la tiamaj gazetoj aperis kun siaj frontpaĝoj enkadrigitaj en negro.

Jakob Kurtz decidis skribi sian ateston, kaj en 1944 estis eldonita lia libro "Atestolibro, Notoj de judo savita de la nazia infero en Pollando", en kiu li detale rakontis siajn spertojn kiel ĉeestinto de la holokaŭsto kaj ekstermado.

La 363-paĝa libro provokis grandan reagon en la Jiŝuv. En la tempo de ĝia publikigo, aldonaj kaj solidaj pruvoj jam akumuliĝis pri la ekstermado en Eŭropo, kaj ĝi estis akceptita kiel fidinda unuamana atesto pri la holokaŭsto. Laŭ oni scio, ĉi tiu estas la unua libro kiu aperis en la hebrea en tiama Palestino pri la holokaŭsto, kiel persona atesto de holokaŭsto postvivanto. En la libro, por la unua fojo, la katastrofo, kiu trafis la judan popolon, estis nomita la "Ŝoaho". Ĝi estas ankaŭ kie la frazo "morttrajnoj" aperas unuafoje. La libro estis la pioniro de la miloj da libroj kaj studoj kiuj aperis poste en Israelo kaj ĉirkaŭ la mondo pri la holokaŭsto.