Selma KURZ (naskiĝis la 15-an de oktobro 1874 en Bielitz-Biala, Silezio, mortis la 10-an de majo 1933 en Vieno) estis aŭstra operkantistino (soprano).

Selma Kurz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1874 (1874-10-15)
en Bielsko-Biała
Morto 10-an de majo 1933 (1933-05-10) (58-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo kancero
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Josef von Halban
Infanoj George Halban • Désirée Louise Anna Ernestine von Halban
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinta en Bielitz en malriĉa juda familio (sed poste baptita), Selma Kurz iris en la aĝo de 16 jaroj laŭ protekto de princo Esterházy al kantstudo en Vieno.

En 1895 ŝi iris, mallonge post la foriro de Gustav Mahler, al la teatro de Hamburgo (debuto kiel Mignon), sed jam en 1896 iris al la opero je Frankfurto, kie ŝi kantis rolojn kiel Elisabeth en Tannhäuser aŭ ankaŭ Carmen.

La 18-an de aŭgusto 1899 Selma Kurz estis engaĝita de Gustav Mahler ĉe la Viena Kortegopero, kie ŝi laboris ĝis 1929. Ŝi kantis ekde 1904 ĝis 1907 kaj 1924 en Londono. En la jaro 1926 ŝi sin retiris de la scenejo, mortis en 1933 en Vieno kaj estis entombigita en la Viena Centra Tombejo.

Selma Kurz estis la unua Zerbinetta en Ariadne auf Naxos de Richard Strauss.