Sentinel estas multuzata nomo por kamionoj propulsitaj per vaporo el la 1920-aj jaroj, kun la nomo de unu el la produktantaj kompanioj.

Sentinel
negoco vd
Dum 1906 - 1956
Sekvanto Rolls-Royce Limited
Sidejo Shrewsbury
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo steam wagon • lokomotivokamiono
vdr
restaŭrita Sentinel DG 4 (1931)
Škoda Sentinel (1924–1935)

Škoda Sentinel (1924-1935) Ili estis produktitaj de la kompanioj Sentinel Wagen Works Ltd., Shrewsbury, Anglio, kaj Richard Garrett & Sons , Leiston, Suffolk en Britio kaj sur la eŭropa kontinento (sub licenco de Sentinel) de Škoda en Pilsen. Ili estis disvolvitaj en la Sentinel Works en Glasgovo, Skotlando, sed neniam produktitaj tie.

Ili estis karakterizitaj per enorma fortikeco kaj malaltaj ekspluataj kostoj. Pro la granda elasteco de la vapormaŝino ili ankaŭ estis taŭgaj por peza uzado sur la kampoj kaj konstruejoj. La malavantaĝo estis ilia mallonga atingopovo: la hejtaĵo devis esti replenigita post 40 km, la akvo (je plena povumo) post 25 km. Malvarma starto daŭris 30 minutojn.

Oni konstruis multajn variantojn. Kelkaj ekzempleroj estis uzataj ĝis en la 1950-aj jaroj. La vaporaŭto de Garrett havis kompareblajn parametrojn, sed la motoro estis iom pli malgranda, turnis ĝis 800 min−1 kaj havis rapidumujon kun du rapidumŝanĝiloj.

Teknikaj datenoj de la plej uzita modelo redakti

  • Sentara pezo (plena cisterno): proksimume 8 tunoj
  • Kapacito: 4-6 tunoj
  • Motoro: ducilindra kuŝanta inter la aksoj, piŝta diametro 170 mm, piŝta paŝo 230 mm
  • Povumo: 70 PK ĉe 250 min−1 kaj 19 bar vaporpremo
  • Plej granda rapideco: 25 km/h
  • Hejtigaĵo: karbo, koakso, (brul)briketoj, lignokarbo, ligno; ankaŭ estis oleo-variantoj
  • Cisternovolumeno: 300 kg da karbo, 800 litroj da akvo
  • Konsumo: 4-5 kg do ​​karbo kaj 30 litroj da akvo po km
  • Atingo: 40 km je 15 km/h
  • Fortotransmisiado: 2 ĉenoj sur la postaj radoj
  • Bremsoj: du paroj da "makzeloj" sur la postaj radoj (unu por piedo- kaj manfunkciigado). Por parkumado sur deklivo estis elklapebla "ankro"-apogilo disponebla
  • Bendo: masiva kaŭĉuko, fronto D = 900/720 mm × 180 mm larĝo, duoblaj postradoj D = 1050/850 mm × 180 mm larĝo

Eksteraj ligiloj redakti