Septembro de 2018
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2018:
La Nacia Muzeo de Brazilo ekbrulis neatendite kaj grave. Milionoj da objektoj estas damaĝitaj.
La Supera Kortumo de Barato senkrimigas samseksamon, malvalidigante la malpermesan paragrafon Section 377 de 1861.
Privata kompanio SpaceX subskribis kontrakton kun sia unua kliento por vojaĝi ĉirkaŭ la Luno.
Usona entreprenisto Elon Musk anoncis, ke la unua turisto, kiu vojaĝos ĉirkaŭ la Luno devus esti japana miliardulo Jusaku Maezawa en 2023.
Vjetnamia prezidento Tran Dai Quang mortis en sia 61-a aĝo.
En la indonezia insulo Sulaveso okazis tertremo je forteco de 7,5 gradoj laŭ la Richter-skalo kaj cunamo. Ili mortigis pli ol 1200 homojn.