Setebo (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Setebo. |
Setebo estas neregula ekstera satelito de Urano.
Setebo | |
Natura satelito de Urano (XIX) | |
Oficiala nomo | Urano XIX[1] |
Aliaj nomoj | S/1999 U 1 |
Historio | |
Malkovrintoj | John J. Kavelaars Brett J. Gladman Matthew J. Holman Jean-Marc Petit Hans Scholl[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
18-a de julio 1999[1] Mauna Kea (Havajo)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 17 418 000 km[2] |
Discentreco | 0,5914[2] |
Klinangulo | 158,161°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 2 225,21 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 48 km[2] |
Maso - Denso |
~ 7,5 × 1016 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze |
Rotacia periodo | nekonata |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo | 0,07 hipoteze |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,3 |
MalkovroRedakti
La 18-an de julio 1999, la teamo de John J. Kavelaars malkovris du novajn satelitojn de Urano per la Kanada-Franca-Havaja Teleskopo de Mauna Kea[3]. La unua el ili ricevis la maldaŭran nomon S/1999 U 1, ĉar estis la unua satelito de Urano malkovrita en la jaro 1999.
NomoRedakti
En 2000, IAU aprobis[4] por ĝi nomon inspiratan, laŭ la tradicio, el la verkaro de William Shakespeare. Setebo (angle: Setebos) estas la diaĵo kultata de Sikorakso kaj Kalibano, en "La Ventego".
EcojRedakti
Ĝiaj grando kaj maso estas ĉirkaŭkalkulataj laŭ ĝia videbla magnitudo.
Neregula satelito, Setebo estas verŝajne kaptita asteroido aŭ fragmento de asteroido. Ĝiaj orbitaj parametroj sugestas, ke ĝi povus esti ano de grupo, kun Sikorakso kaj Prospero, havante komunan devenon. Tamen, analizo de iliaj koloroj[5] ne konfirmas tion: Prospero kaj Setebo aperas grizaj, dum Sikorakso estas pale ruĝa.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites (angle)
- ↑ IAUC 7230: Prob. NEW Sats OF URANUS kaj IAUC 7248: Prob. NEW Sats OF URANUS (angle)
- ↑ IAUC 7479: COMET C/2000 O3 (SOHO); C/2000 P1, C/2000 P2; Sats OF URANUS; EDITORIAL NOTICE (angle)
- ↑ Photometry of Irregular Satellites of Uranus and Neptune (angle)
Eksteraj ligilojRedakti
- pole Setebo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"[rompita ligilo]
- angle Setebo (angla versio)[rompita ligilo]
- angle Setebo, el "Solar System Exploration" Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- france La malgrandaj satelitoj de Urano[rompita ligilo]
- france Setebo, Stefano kaj Prospero, el la paĝaro de Jean-Michel
- france Prospero, Setebo kaj Stefano, novaj uranaj lunoj
- angle Prospero, Setebo kaj Stefano, angla versio
- germane Setebo kaj aliaj uranlunoj (el "Projekto Luno")