Shad Collins

usona muzikisto

Lester Rallington „Shad“ Collins (* 27-an de junio 1910 en Elizabeth, Nov-Ĵerzejo; † 6-an de junio 1978 en Novjorko) estis usona ĵaz-trumpetistoj de svingo. Li verkis ankaŭ kiel komponisto kaj aranĝisto; li komponis ekz. la titolon „Rock-A-Bye Basie“.

Shad Collins
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1910 (1910-06-27)
en Elizabeth
Morto 6-an de junio 1978 (1978-06-06) (67-jaraĝa)
en Novjorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto
vdr

Shad Collins alkreskis kiel filo de pastro. Li ludis komence ĉe Charlie Dixon, laboris komence de la 1930-aj jaroj ĉe Eddie White, Chick Webb, Don Redman kaj Benny Carter, ekde 1935 ĉe Teddy Hill, kun kiu li en 1937 koncertvojaĝis tra Anglujo kaj Francujo (kaj surdiskigis kun Django Reinhardt). Fine de la 1930-aj jaroj li apartenis al la mita bando de Count Basie kun Lester Young, kun kiu ekestis la sonregistraĵoj por Decca. En 1939 li ludis ĉe James P. Johnson, en la 1940-aj jaroj li kunlaboris kun Helen Humes, Sam Price, Cab Calloway], Nat King Cole, Al Sears, Eddie Heywood kaj Cousin Joe. En la 1950-aj jaroj Collins kunlaboris kun Hot Lips Page, en 1954 li muzikis en la sepopo de Vic Dickenson, por poste ludi ĉe Sam Taylor; krome li kunlaboris je multaj projektoj de Basie Alumnis kiel „Basies Bad Boys“ kun Lester Young, la „Basie Reunion“ kaj por la disko de Paul Quinichette For Basie (1957).

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti