Simono de Trento

itala infano, murdita en 1475 en Trento

Simono de TrentoSimoneto de Trento (naskiĝis ĉ. 1472 en Trento, mortis la 26-an de marto 1475 samloke) estis infano, pri kies morto (laŭdire murdo) oni kulpigis trentajn judojn, kaj kiu dumtempe estis konsiderata en la romkatolika eklezio kiel martiro. Tiu evento estis unu el la plej konataj kaj plej longvivaj kazoj de kontraŭjudisma akuzo pri sango. Ne pli frue ol 1965 la loka episkopo definitive malagnoskis ĝin.

Martiriĝo de Beata Simonĉjo, Palazzo Salvadori, Trento
Altobello Melone, Sankta Simoncjo, 1521, oleo-pentraĵo, Trento, Kastelo de Buonconsiglio

La torturo-proceso en 1475 kontraŭ la arestitaj judoj helpis personojn proksime de princepiskopo Johannes Hinderbach efektivigi kontraŭjudajn pogromojn. Inter la arestitaj judoj, dek kvar estis ekzekutitaj; pluraj mortis pro aresto kaj torturo. Sekve de la trentaj eventoj kreiĝis pliaj kontraŭjudaj legendoj de akuzo pri sango kaj pliaj kultadoj de asertitaj (kelkfoje eĉ tute fikciaj) viktimoj.


Kial judoj estus mortigintaj la infanon? De longa tempo en centra Eŭropo, al kiu Trento najbaris, kuris onidiroj laŭ kiu la askenazaj judoj celebris sekrete ilian paskon uzante ankaŭ sangon de kristanaj infanoj tiucele mortigitaj, iusence imitante, ironie kaj sakrilegie, kristanan eŭkaristion, kaj tio pro venĝo kontraŭ kristanaj persekutantoj kontraŭ judoj kaj obee al multaj superstiĉoj kaj misritoj praktikitaj, laŭ historiistoj (Camparesi), ene de la juda fundamentalisma komunumo, inter kiuj miksado de sango kristana en la preparo kaj konsumado de sengistaj panoj.

En tiu okazo ludis kontraŭ ili la tenaco de trenta ĉefepiskopo Johano Hinderbach (1418-1486), kiu asertis, eble influita de kontraŭjudismo tiam svarmanta en diversaj kristanaj komunumoj, la kulpecon de la akuzitoj kaj instigis la tribunalon al kondamna verdikto. Ludis kontraŭ ili ankaŭ la cirkonstanco ke la morta korpo estis trovita en aŭ najbare de la domsinagogo de eminenta judo. La akuzitaj, torturitaj laŭ la tiutempaj kutimoj, ĉiuj individue konfesis la krimon, je kiu jam estis akuzitaj de judo iama kristaniĝinta.

Kiam al Romo alvenis tiu nepaciga informo pri la proceso, la papo Siksto la 4-a montris dubojn pri la korekteco kaj kanoneco de la proceduro kaj sendis sian delegiton por proponi enketojn malpli malliberajn, dominikanon Giovanni Battista dei Giudici, episkopo de Ventimiglia. La delegito estis honore ricevita sed, fakte, ne akceptita kaj fine forigita el la urbo. Li instaliĝis en apuda Rovereto, konkludinte ke Simono estis neniu martiro kaj la malliberigitaj judoj senkulpaj, kaj klopodis savi ilin kaj malpermesis ĉian kultadon de Simono. Li tamen malsukcesis. Dume komenciĝis la sanktul-kulto al la infano. Ankaŭ pri tiu kulto la papo ne konsentis, sed la potenca Hinderbach ruze evitis la papajn ordonojn, eĉ sukcesis laŭ kelke da tempo enirigi la sanktuleton en la oficiala roma martirologio. Pilgrimadoj al Trento kaj asertitaj miraklo-kuracoj portis monon kaj prestiĝon al la trenta episkopujo.

Nur post longa tempo la papa aŭtoritato estis respektata kaj la kulto al Simoneto ĉesigita. Restis la memoro pri infano mortinta en neklaraj cirkonstancoj kaj pri kruele mortigitaj anoj de la juda komunumo en Trento.

Hodiaŭ, en la klimato de dialogo, post la deklaro de la Vatikana Koncilio “nostra Aetate”, la trista afero estas rigardata sen pikpintoj de reciprokaj akuzoj. Kaj ankaŭ la trenta eklezio dekretis, kun notificazione (dekreta komuniko) de la 28-a de oktobro 1965, de "prudentan eksigon" de la kulto al la infana beatulo Simoneto.

En 2007 publikiĝis libro de historiisto Ariel Toaff, filo de la fama eksa rabeno de Romo kaj docento en israela universitato, kiu ne ekskludas ke foje tiaj “sangaj paskoj”, en tiu fundamentalisma etoso, juda same kiel kristana, povis okazi. La libro tamen ne eliris el la eldona presejo pro la furoraj protestoj de aliaj judaj historiistoj kaj rabenaro, eĉ la aŭtoro perdis la docentan oficon kaj, post ĝustigaj modifoj kaj poluraĵoj, provis republikigi; sed la tezo, kvankam reviziita, ne plaĉis kaj oni devigi lin silenti. Lia libro, trovebla ĉe nigra merkato, titoliĝis "Pasque di sangue", nun rete pdf legeblas (novembre 2009) retumile klikante "Pasque di sangue", kvankam purigita.

El katolika flanko la afero restu en la manoj de historiistoj dum necesas purigi la memoron kaj agnoski siajn kulpojn kaj pri ili pardonpeti sendepende de tiu konfuza sed dolorplena cirkonstanco.


Eksteraj ligilojRedakti

BibliografioRedakti

  • Il "caso Ariel Toaff", una considerazione, Medusa, Milano, 2007.