Sinagogo de Hódmezővásárhely

sinagogo en Hódmezővásárhely, Hungario

La Sinagogo en Hódmezővásárhely estas secesia konstruaĵo en la urbocentro.

Sinagogo de Hódmezővásárhely
Bazaj datoj
Konstrustilo Secesio vd
Lando Hungario vd
Situo Hódmezővásárhely
Situo
Geografia situo 46° 25′ 4″ N, 20° 19′ 47″ O (mapo)46.41780555555620.329694444444Koordinatoj: 46° 25′ 4″ N, 20° 19′ 47″ O (mapo)
Sinagogo de Hódmezővásárhely (Hungario)
Sinagogo de Hódmezővásárhely (Hungario)
DEC
Sinagogo de Hódmezővásárhely
Sinagogo de Hódmezővásárhely
Situo de Sinagogo de Hódmezővásárhely
Map
Sinagogo de Hódmezővásárhely
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri judoj okazis en 1810 en Hódmezővásárhely. En 1833 ili konstruis preĝdomon kaj en 1857 sinagogon. En 1908 ĝi estis trakonstruita. Dum la 2-a mondmilito la judeco grandparte pereis, la sinagogo apenaŭ estis uzata. En 1984 la municipo aĉetis la jam kadukan konstruaĵon. Post 5 jaroj komenciĝis la renovigoj. Post jardeko la sinagogo aspektas pompa kaj oni profitas ĝin ankaŭ por koncertoj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, la strata trotuaro troviĝas 10m. La najbara domo estis iam lernejo por judoj, nun memorejo estas pri la holokaŭsto. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo, kiu estas triobla arkado. Pli supre granda fenestrorozo situas. Ĉe la flankoj malaltaj turoj estas videblaj, ankaŭ tie estas enirejoj iam nur por virinoj. Interne galerioj estis faritaj ronde. En la sinagogo la mebloj restis originaj. La benkoj tiutempe estis skulptitaj el ligno. Oni metis en la fenestrojn vitrajn bildojn.

Fontoj redakti

 
Vitra bildo de la sinagogo