Skolo de Analoj

(Alidirektita el Skolo de analoj)

La Skolo de Analoj (franclingve École des Annales) estas franca skolo de historiistoj, ekinta en 1929.

Principoj redakti

Sian nomon tiu skolo de analoj ricevas de la fak-gazeto Analoj de ekonomia kaj socia historio. Ĝin fondis en 1929 Lucien Febvre kaj Marc Bloch. La skolo estis la plej influa grupo en franca historio dum la 20-a jarcento. Post la Dua Mondmilito ĉefe ĝin animis Fernand Braudel.

Post la rego de pozitivismo en la 19a jarcento, la Skolo de Analoj volis ŝanĝi la fokuson de historiscienco: ĝi malpligravigas la politikajn kaj militajn eventojn kaj pligravigas la ekonomiajn, kulturajn, sociajn situaciojn kaj evoluojn. Ĝia perspektivo estas ordinare longtempa, je la skalo de jarcentoj. Ĝi ankaŭ pli atentas la sociajn grupojn, ol unuopajn gravulojn. Ĝi diversigis la fontojn de informo: administraj registroj, priskriboj de privataj havaĵoj iĝas dokumentoj interpreteblaj per kvantaj kaj statistikaj metodoj.

Laŭ la tempo iuj skolanoj tamen ankaŭ revenis al politikaj temoj kaj eventoj, sed ĉiam interpretante ilin laŭ ĝeneralaj sociaj cirkonstancoj.

Skolanoj redakti