Skotaj Liberalaj Demokratoj
La Skotaj Liberalaj Demokratoj (angle Scottish Liberal Democrats; skotgaele: Libearal Deamocratach na h-Alba; skote Scots Leeberal Democrats) estas la skota landa (subnacia) filio de la federalaj Liberalaj Demokratoj. Ĝi estas liberalisma politika partio, kun socialdemokrataj influoj. La partio kampanjis pro skota malcentrigo (angle: devolution) dum la referendumo pri malcentrigo kun la Skota Laborista Partio, la Skota Nacia Partio kaj la Skota Verda Partio.
Skotaj Liberalaj Demokratoj | |
---|---|
angle Scottish Liberal Democrats skote Scots Leeberal Democrats skotgaele Libearal Deamocratach na h-Alba | |
partio | |
Lando | Skotlando |
Estro | Willie Rennie |
Fondiĝo | 1900 |
Lingvo(j) | Angla Skota Skotgaela |
Koloro(j) | ora |
Ideologio | Socialliberalismo, socialdemokratio |
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj |
1 / 59 |
Skota Parlamento (angle: Scottish Parliament) |
5 / 129 |
Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament) skotaj sidlokoj |
0 / 6 |
Internacia aliĝo | Liberala Internacio |
Retejo | www |
Antaŭe la partio regis en koalicio kun la Laborista Partio en Skotlando, sed ekde la nacia koalicio kun la Konservisma Partio la partio malkreskis. Ĝi havas kvin sidlokojn en la Skota Parlamento kaj neniom da skotaj sidlokoj en la Eŭropa Parlamento. Ĝi perdis ĉiujn sidlokojn dum la 2015-a ĝenerala balotado, poste gajnis unu sidlokon en kromvoĉdonado, en la Orkadoj kaj la Ŝetlandaj Insuloj. Tiuj ĉi insuloj, kiuj estis influitaj de norena kulturo, ofte subtenas la Liberalajn Demokratojn.
La partia gvidanto estas Willie Rennie. Li fariĝis estro en 2011.