Skota Verda Partio
La Skota Verda Partio (angle Scottish Green Party, skotgaele Pàrtaidh Uaine na h-Alba, skote Scots Green Pairty), neformale Skotaj Verduloj (angle Scottish Greens), estas nacia ekologia-alternativa politika partio en la historia kaj kultura regiono Skotio, la nordo de Britio. Ĝi estas fondita dum la jaro 1990. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. Kun la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio kaj la Verda Partio de Nord-Irlando ekzistas amikece kunlaboraj rilatoj.
Skota Verda Partio | |
---|---|
angle Scottish Green Party skote Scots Green Pairtie skotgaele Pàrtaidh Uaine na h-Alba' | |
partio • Verda partio | |
Lando | Skotlando |
Kun-kunvenistoj | Patrick Harvie kaj Maggie Chapman |
Fondiĝo | 1990 |
Lingvo(j) | Angla Skota Skotgaela |
Koloro(j) | verda |
Ideologio | Verda politiko |
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj |
0 / 59 |
Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords) |
0 / 821 |
Skota Parlamento (angle: Scottish Parliament) |
2 / 129 |
Internacia aliĝo | Tutmondaj Verduloj |
Retejo | greens |
La partio havas du parlamentanojn en la Skota Parlamento, sed ankaŭ estas du rilataj parlamentanoj, kiuj estas forlasintaj la Skotan Nacian Partion pro la ŝanĝo en ĝia politiko pri NATO. La Skota Verda Partio ankoraŭ kontraŭas NATO.
Politikoj
redaktiKiel aliaj verdaj partioj, la Skota Verda Partio emfazas egalecon, ekologion, radikalan demokration kaj senperforton kiel siaj centraj valoroj.
GLAT-rajtoj
redaktiLa partio voĉdonis por samseksa edzeco en Skotlando kaj longe kampanjis por ĝi.
La partio deziras pli agadon de la Skota Registaro kontraŭ perforto kaj diskriminacio kontraŭ GLAT-personoj.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Patrick Harvie, "LGBT PREJUDICE: HARVIE COMMENTS ON EQUALITY NETWORK REPORT".