Societo por parkere kanti la himnon Espero

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Societo por parkere kanti la himnon "Espero" estas neformala societo fondita en 2009 de Hori Jasuo, iama estrarano kaj honora membro de UEA. Ĝi eldonas atestilojn al personoj kiuj en ekzameno montris sian kapablon parkere kanti ĉiujn tri strofojn de La Espero – la poemo de L. L. Zamenhof, kiu kantata laŭ muziko komponita de Félicien Menu de Ménil estas la tradicia himno de Esperanto.

Societo por parkere kanti la himnon Espero
esperanto-organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Informon pri fondo de la societo diskonigis la novaĵservo Eventoj la 28-an de junio 2009 per plusendo de retmesaĝo kiun Hori Jasuo origine adresis al la dissendolisto "azio". Li skribis:[1]

 
 Mi decidis organizi "Societon por parkere kanti la himnon Espero".

Dum longa tempo mi mem ne povis parkere kanti la himnon "Espero". Tio estas tre hontinda afero por esperantistoj, precipe por estraranoj de landaj asocioj kaj por veteranaj esperantistoj. Ni ne dependu de la kongreslibro, kiam ni kantas la himnon en la Inaŭguro kaj la Fermo. Ni kantu kun nia vizaĝo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povos kanti la himnon parkere, ni povos havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun laŭtaj voĉoj. Parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon.

Nia organizo estu jene:

1. Estraro: (provizore) HORI Jasuo, HOŜIDA Acuŝi, TAHIRA Masako (ĉiuj estas japanoj) Poste ĉiuj landoj havu sian propran estraron.

2. Eldono de atestiloj

A - Ni, tri estraranoj, ekzamenos kandidatojn. Kiam ni konstatas, ke tiuj povas parkere kanti la himnon, ni donas al ili atestilon pri tio.

B. - Tiuj sukcesintoj havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj kiam tiuj sukcesos, laŭ iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj sukcesintoj la atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn.

C. - Se eblos, ni havos kunsidojn en diversaj kongresoj kaj seminarioj.

Ni atendas vian helpon kaj partoprenon en tiu projekto. 
— Hori Jasuo, en la dissendolisto "azio" la 28-an de junio 2009

Reagoj

redakti

La diskonigo de la societo vekis diversajn reagojn inter la esperantistaro: tre rapide aperis reagoj aprobaj,[2] indiferentaj[3] kaj ankaŭ negativaj. Ne ĉiuj komence komprenis, ĉu la iniciato estas serioza intenco aŭ nur ŝerco.[3][4] Pluraj esperantistoj tamen plusendis la alvokon kaj diversaj gazetoj republikigis ĝin[5]. La iniciato spronis atenton ankaŭ pri aliaj himnoj kaj simboloj de Esperanto-identeco, kiam ekz. la revuo Dio Benu alvokis al parkera ellerno de ne nur La Espero, sed ankaŭ de la himno de katolikaj esperantistoj La Sinjorino de La Espero, kaj publikigis ambaŭ tekstoj kun muzikaranĝo.[6]

Informoj pri progreso de la societo inspiris en aprilo de 2010 la ukrainian muzikiston Paŭlo Moĵajev al verko de "moderna, pli vigla, danco-simila" versio de la kanto, kiun li sub la titolo "Nova Sento (La Espero)" publikigis en sia blogo kaj proponis sendi al ĉiu interesato.[7] Aŭguste 2012 li denove kritike tuŝis tiun temon en sia blogo, publikiginte satiran version de la himno kantata laŭ la melodio de la ĉeĥa kanto Jožin z bažin.[8]

Sveda esperantistino Kaisa Hansen proponis en 2012 parkeran lernadon de la himno kiel unu el la iniciatoj por festi la 125-an jubileon de Esperanto tiujare.[9]

Ekzamenoj kaj atingoj

redakti

Post fondo de la societo en junio 2010, kvin personoj sukcese ekzameniĝis en julio dum la 95-a UK en Havano, kaj tiel la 17-an de aŭgusto 2010 la suma nombro de membroj-ekzamenitoj estis 18. La sukcesintoj ricevis la rajton ekzameni aliajn kandidatojn kaj post sukcesa ekzameno rekomendi al la societo doni al tiuj novaj sukcesintoj atestilon.[10]

Dum la 96-a UK en Kopenhago Hori Jasuo sukcese ekzamenis tri novajn membrojn, kiuj kune kun personoj ekzamenitaj je aliaj okazoj helpis altigi la suman nombron al iom pli ol 30 fine de januaro 2012.[11] Hori Jasuo parolis pri la societo ankaŭ en intervjuo donita al El Popola Ĉinio fine de junio 2012 – tiam la membraro jam preskaŭ atingis la nombron 50.[12]

Marek Blahuš, ĉeĥa esperantisto mem ekzameniĝinta en Havano (atestilo n-ro 15), organizis ekzamensesion kun kvar sukcesaj kandidatoj dum Junulara E-Semajno 2010/2011 en Burg (Spreewald).[13] Dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra tage de la 125-a jubileo de Esperanto la 26-an de julio 2012 ekzameniĝis sub lia gvido kaj antaŭ publiko de la 250 partoprenintoj grupo de 17 esperantistoj el 9 landoj, plejparte junuloj – ĝis nun la plej granda ekzamensesio.[14] Malpli granda grupo de 8 kunkantinoj el 5 landoj (el kiuj 2 tiel revalidigis sian antaŭan ekzamenon) ekzameniĝis dum SES en Martin la 19-an de julio 2013 inaŭgure de la internacia vespero.[15] Ĉe ĉiuj tri okazoj la ĥoron per parkera flutado akompanis Rogier Huurman, dum SES 2013 aldoniĝis ankaŭ Lena Wilke per piano.

Dum la 100-a UK (2015) en Lillo kelkaj membroj de la societo, gvidataj de Hori Jasuo, organizis dum la vendreda mateno (31-an de julio) programeron titolitan "Kantado de La Espero", en kiu oni komune ekzercis la kantadon, prezentis kelkajn mnemoteknikajn kaj paperajn helpilojn kaj publike unuope ekzamenis kelkajn kandidatojn.[16].

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti