Soma Mudrony

hungara politikisto

Soma Mudrony [ŝoma mudronj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mudrony Soma estis hungara parlamenta deputito, redaktoro. Lia pseŭdonimo estis Zentay Izmond, lia frato estis Pál Mudrony.

Soma Mudrony
Soma Mudrony en 1875
Soma Mudrony en 1875
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de novembro 1841(nun 1841-11-27)
en Hungario Késmárk (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 19-an de oktobro 1897
en Hungario Kisszlatina (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Pál Mudrony
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Soma Mudrony[1] naskiĝis la 27-an de novembro 1841 en Késmárk (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Kežmarok en Slovakio), li mortis la 19-an de oktobro 1897 en Kisszlatina (neidentita loko en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Soma Mudrony frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, Miskolc kaj Pest (urbo), poste li studis juron en Reĝa Universitato de Pest (1861-1865). Post siaj studoj li praktikadis en juĝejo, poste li estis redaktoro, ekde 1867 li havis signifan postenon en la ĵus refondita societo pri industriistoj. Inter 1875 kaj 1892 li estis parlamentano, en tiu periodo li redaktis ankaŭ gazeton pri laboristoj. Li respondecis pri lernolibroj pri industriistoj kaj li strebis por la memstara hungara doganpolitiko.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A társadalmi gazdaságtan vázlata. Ipariskolák és középtanodák számára. (lernolibro, 1870)
  • Programmrede, gehalten im Gölnitzer Wahlbezirk am 2. Juni 1872. (1872)
  • A vámügy és Magyarország közgazdaságának új szervezése (1874)
  • Iparpolitikai tanulmányok a hazai ipar emelése tárgyában (1877)
  • Olvasókönyv alsóbb ipartanodák számára (lernolibro, 1884)
  • Ildeine leánya (romano, 1891)
  • Budapest jövője (studo, 1893)
  • Ezredéves országos kiállítás általános Katalogusa (kunaŭtoro, ankaŭ germane kaj france, 1896)

Fontoj redakti

Referencoj redakti