La Sonia ArbaroSonia Forsto (nederlande Zoniënwoud, france Forêt de Soignes[1]) estas arbaro de 4421 hektaroj en la sudorienta bordo de Bruselo, Belgio.

Sonia Arbaro
Publika parko
bluebell wood [+]

Koordinatoj50° 46′ 14″ N, 4° 26′ 48″ O (mapo)50.77064.4467Koordinatoj: 50° 46′ 14″ N, 4° 26′ 48″ O (mapo)
Areo43,83 km² (4 383 ha) [+]

Sonia Arbaro (Bruselo)
Sonia Arbaro (Bruselo)
DEC
Sonia Arbaro
Sonia Arbaro
Map
Sonia Arbaro

Vikimedia Komunejo:  Foret de Soignes - Zonienwoud [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vintra sunsubiro en la Sonia Arbaro.

La arbaro kuŝas sur la flandraj municipoj Sint-Genesius-Rode, Hoeilaart, Overijse, kaj Tervuren, en la Brusela Ĉefurba Regiono, nome sur la dulingvaj municipoj Uccle/Ukkel, Watermael-Boitsfort/Watermaal-Bosvoorde, Auderghem/Audergem, kaj Woluwe-Saint-Pierre/Sint-Pieters-Woluwe, kaj sur la valonaj urboj La Hulpe kaj Waterloo. Tiele, ĝi etendiĝas sur ĉirkaŭ la tri Belgiaj Regionoj.

Ĝi estas administraciata de Flandrio (56%), de Brusel-ĉefurba Regiono (38%), kaj Valonio (6%). Estas kelkaj najbaraj eroj de privataj arbaroj kaj la Kapucijnenbos, nome "Kapucena Arbaro", kiu apartenas al la Reĝa Donaco.

En 2017, la Sonia Arbaro estis enlistigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko, kaj ĝi estas la nura Belgia komponanto de la multŝtata 'Malnovaj kaj prahistoriaj eŭropaj fagaj arbaroj (Unesko)'.

Notoj redakti

  1. Konata ankaŭ kiel la forstoarbaro de Soignies, kaj se derive el la valona la forstoarbaro de Soignes.

Eksteraj ligiloj redakti

50° 46′ N 4° 25′ O / 50.767 °N, 4.417 °O / 50.767; 4.417 (mapo)