Edmee Sophie GAIL, naskiĝis GARRE (la 28-an de aŭgusto 1775 en Parizo – la 24-an de julio 1819, samloke) estis franca kantisto kaj komponisto. [1] [2]

Sophie Gail
Persona informo
Naskonomo Garre
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1775 (1775-08-28)
en Parizo
Morto 24-an de julio 1819 (1819-07-24) (43-jaraĝa)
en former 3rd arrondissement of Paris
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Claude-François Garre
Edz(in)o Jean-Baptiste Gail
Infano Jean François Gail
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en la komunumo de Saint-Sulpice de Parizo al ŝia patrino Marie-Louise Adelaide Colloz kaj ŝia patro, la kirurgo Claude-Francois Garre, kiu estis ligita per amikeco kun multaj artistoj kaj intelektuloj, kio eble influis sur la fruan guston de Sophie pri la artoj, precipe la muziko.

De 12 jaraĝa ŝi jam montris rimarkindan muzikan talenton por piano kaj kantado; kiel verkistino, la tumulta periodo de la Franca Revolucio ne estis baro por la publikigo en gazetoj kaj revuoj de la unuaj romancoj de Sophie Garre ekde ŝiaj 14 jaroj.

Ŝia familio devigis ŝin geedziĝi kun la helenisto Jean-Baptiste Gail, 20 jarojn pli maljuna ol ŝi. Post ses jaroj, la ne feliĉa kunvivado kondukis la paron al disiĝo (1801).

Ŝi ne estis riĉa, kaj la Revolucio ruinigis la riĉaĵon de ŝiaj gepatroj. Ŝi sentis la bezonon uzi siajn talentojn por subteni sin, tiel ŝi komencis studi kantadon sub la instruo de Mengozzi. De tiam Sophie Garre fervore  dediĉis sin al sia pasio por la muziko. Ŝi decidis vojaĝi por doni koncertojn, vizitante unue la provincojn de suda Francio, poste ŝi transiris al Hispanio kaj ĉie ricevis aplaŭdojn.

Reen en Parizo ŝi dediĉis sin al la komponado de ĉarmaj romantikaj kanzonoj kiuj estis ricevitaj kun entuziasmo. Inter pluraj komponaĵoj “Tiu, kiu sciis tuŝi mian koron” (france Celui qui sut toucher mon coeur) estis la plej populara kanto de Sophie Garre Gail. Jam en 1797 ŝi montris sian dramecan talenton verkante du ariojn por la dramo Montant, kiun Duval enscenigis ĉe la Théâtre de la Cité.

Sophie komprenis ke ŝi bezonas pli seriozan studon en la arto de komponado ol ĝis nun ŝi faris. Do, ŝi decidis fini sian edukadon sub la gvido de François-Joseph Fétis. Ĉe li ŝi faris kursojn pri harmonio kaj kontrapunkto. Poste ŝi kompletigis la studojn sub Perne kaj Sigismund Neukomm, studante kanton, teorion kaj komponadon.

Ŝi estis altirita de la scenejaj disciplinoj kaj ŝi provis sin verkante “La du ĵaluzoj” (Les deux jaloux), komikan operon en unu akto kun libreto de Dufresny kaj Vial, kiu estis premierita ĉe la Théâtre Feydeau, fare de la Paris Opéra-Comique. “La du ĵaluzoj” fariĝis ŝia plej sukcesa opero, el kvin kiujn ŝi premieris dum la daŭro de sia kariero. Krome, ĝi estis la unua el sia speco produktita de virino. La granda sukceso de ĉi tiu verko, kies ĉefa merito konsistis en la pureco de la melodioj de iuj arioj, estis totala ekde ĝia kreado.

En 1816, Sophie Garre Gail foriris al Londono, kie ŝi estis sukcese akceptita kiel kantisto en la romantika ĝenro. Revene en Parizon, ŝi dediĉis sin dum iom da tempo al la komponado de tiuj malpezaj pecoj, kaj produktis tri kolektojn de francaj kaj italaj nokturnoj kaj grandan nombron da romancoj; inter ili elstaras kelkaj, kies originalaj formoj estis novaj kiam ili aperis kaj kiuj de tiam estas imititaj, sed kun malpli da sukceso.

La kompona produktado de Sophie Garre Gail estas parte reflektita en la 53 manuskriptoj de ŝiaj verkoj en la RISM-datumbazo, tio estas la Internacia Inventaro de Muzikaj Fontoj (Répertoire International des Sources Musicales), kiu celas amplekse dokumenti ekzistantajn muzikajn fontojn tra la mondo. Kvankam Sophie Garre Gail publikigis multajn kantojn en muzikrevuoj kaj gazetoj, la plej granda parto de ŝia muziko en tiu ĉi datumbazo estas en la formo de manskribitaj kopioj.

François-Joseph Fétis, skribas en sia libro “Universala biografio de muzikistoj”: “La kombinaĵo de talentoj trovitaj en S-ino Gail faris ŝin tre rimarkinda. Profunde muzikama, ŝi akompanis la partituron kun trankvilo kaj inteligenteco, ŝi kantis kun plezuro kaj kun granda esprimo, ŝi formis tre bonajn lernantojn, kaj ŝi facile komponis belajn pecojn, kiuj atingis deciditan popularecon”.

Dum sia vivo, ŝi turneis Eŭropon kiel kantisto, publikigis kanzonojn, premieris kvin operojn, kaj lasis multajn sukcesajn romancojn por voĉo kaj harpo, kies diverseco kaj esprimkapablo igas ŝin esenca figuro en la ĝenro.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 119 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

Elektita verkaĵojn inkluzivas:

  • 1797, Deus airs for the drama Montoni
  • 1813, Les deux jaloux, opéra comique en unu akto
  • 1814, Il est vrai que Thibaut mérite, romance
  • 1853, Ma Fanchette est charmante, trio
  • 1813, Mademoiselle de Launay à la Bastille, opéra-comique en unu akto
  • 1813 Ma liberté, ma liberté, romance
  • 1814, Angela ou L'atelier de Jean Cousin, opéra comique en unu akto
  • 1814, La Méprise, opéra comique en unu akto
  • 1818, La Sérénade, opéra
  • 1807, N'est-ce pas elle, romance kun akompano de piano
  • 1807, La jeune et charmante Isabelle, romance
  • 1808, Heure de soir, romance kun akompano de piano kaj harpo
  • 1814, Les devoirs du chevalier, romance laŭ poemo fare de Creuzé de Lesser
  • 1814, Variations concertantes por fluto kaj piano
  • 1861, Transcription variée de Moeris por piano
  • 1815, Prière aux songes, nocturne à deux voix sur un poème de M. Cheurlin, kun akompano de piano kaj harpo
  • 1815, Le souvenir du diable
  • 1838, Le Diable, chansonnette sur un poème d'Arnault kun piano
  • 1838, A mes fleurs, kun piano
  • 1820, Les langueurs et le Le Serment, nocturnoj kun piano

Referencoj redakti

  1. Sadie, Julie Anne; Samuel, Rhian (1994). The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875.
  2. "Gail (Edmee) Sophie". prenita la 12-an de decembero 2010.