François-Joseph Fétis
François-Joseph Fétis (25a de Marto 1784 – 26a de Marto 1871) estis Belga muzikologo, komponisto, instruisto kaj unu el la plej influaj muzikkritikistoj de la 19a jarcento. Lia enorma kompilaĵo de biografiaj informoj en la Biographie universelle des musiciens restas grava fonto de informo nuntempe.
François-Joseph Fétis | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1784 en Mons |
Morto | 26-an de marto 1871 (87-jara) en Bruselo |
Tombo | Brussels Cemetery |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Conservatoire de Paris |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Infanoj | Édouard Fétis • Adolphe Louis Eugène Fétis |
Okupo | |
Okupo | komponisto • bibliotekisto • muzikologo • pedagogo • dirigento • muzikinstruisto • muzika teoriisto • muzikkritikisto • muzikhistoriisto • universitata instruisto • verkisto • Kortega kapelmajstro |
Verkoj | Biographie universelle des musiciens Revue et gazette musicale de Paris |
Lia talento por kompono manifestiĝis je la frua aĝo de sep jaroj, kaj naŭjara li jam estis organisto ĉe Saint Waltrude, Mons. En 1800 li iris al Parizo kaj kompletigis siajn studojn ĉe la Konservatorio kun majstroj kiaj Boïeldieu, Jean-Baptiste Rey kaj Louis-Barthélémy Pradher.[1]
En 1821 li estis nomumita profesoro de la Pariza Konservatorio. En 1827 li fondis la gazeton Revue musicale, nome unua serioza gazeto en Francio dediĉita nur al muzikaj temoj. Fétis restis en la Francia ĉefurbo ĝis 1833, kiam je peto de la reĝo Leopoldo la 1-a, li iĝis direktoro de la Reĝa Konservatorio de Bruselo kaj la reĝa kapelmajstro.[2]
NotojRedakti
- ↑ Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Fétis, François Joseph". Encyclopædia Britannica. 10 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 294–295.
- ↑ Damscrhroder, David (1990). Music Theory from Zarlino to Schenker. Stuyvesant, NY: Pendragon Press. p. 85. ISBN 0-918728-99-1.