Suborgeno: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:08, 5 mar. 2008

La nocio suborgenoverko signifas en la orgenkonstruo la registraron, kiu konsistigas memstaran unuon ludeblan ekde unu certa klavaro.

Je ĉi tiu orgeno oni bone ekkonas la verkstrukturon (St. Wolfgangskirche, Schneeberg)

Teknikaj strukturgrupoj de orgeno

Orgeno kutime konsistas el tri strukturgrupoj: la fajfilaro, kiu estas subdividita en suborgenojn resp. verkojn, la ventigilaro, kiu produktas la venton kaj kondukas ĝin en la ventkestojn, kaj la mastrumilaro. Ĉi tiu estas la centra kaj verŝajne plej kompleksa parto de orgeno. La mastrumilaro konsistas el la ludotablo kaj la traktilaro kaj ligas la manipulajn elementojn die Bedienelemente (klavaroj kaj registrotiriloj) kun la funkcielementoj, la fajfilaro.

La verkstrukturo de orgeno

Iom granda orgeno konsistas el la kunigo de pluraj, origine separe starigitaj suborgenoj, la verkoj. Tiu ĉi subdivido sekvas laŭ la sonkaraktero kaj apartaj ludoteknikaj taskoj (ekz. la pleno-, kantfirma- aŭ trio-ludado) i.a. kiel ĉefverko, pedalverkoŝvelverko (nomata laŭ funkcio) aŭ supra verko, brustverko, dorspozitivo, malproksima verko (signifanta la starejon). Verko estas la kunigo de kesto, fajfiloj kaj ventkesto de tia memstara parto de orgeno. Oni ludas ĝin unue per ekzakte unu klavaro. La verkstrukturo de la fajfilaro de orgeno respeguliĝas ofte ankaŭ en la strukturo de la orgenfasado.

Baroko

En la klasika barokorgeno ekzistas jenaj verknomoj:

  • Ĉefverko (ĈV): Ĝi estas la centra suborgeno kun la plej gravaj fajfiloj por la ordinara ludado. Ĝi kutime disponas pri kompleta principalĥoro kun miksturoj kaj lamenvoĉoj de la trumpetfamilio. Flutaj, arĉinstrumentaj kaj alikvotregistroj povas alpaŝi. La ĉefverko evoluiĝis en la 15-a jarcento el la gotika blokverko.
  • Pedalverko (PV): Ĝi entenas la plej malaltajn registrojn de orgeno, preskaŭ ĉiam enestas voĉoj en 16′-tonpozicio. Ofte ĝi estas enmetita en t.n. pedalturoj, kiuj limigas per siaj longaj fasadfajfiloj la flankojn de la orgeno.
  • Brustverko (BV): Ĝi situas rekte antaŭ la orgenisto supre de la ludotablo. La origino de la brustverko estas rigalo aldone enmetita en la orgeno. Tiun ĉi poste oni liampleksigis per kelkaj labioregistroj malgrandaj pro spacokaŭzoj. Ĝis nuntempe en la plej multaj brustverkoj troviĝas ankoraŭ mallongkalikaj lamenvoĉoj. La labiofajfiloj plejparte estas malgrandaj (principaloj ofte nur ekde 2′). Tio kaŭzas entute iom magran, akran sonon.
  • Supra verko (SV): Ĝi troviĝas super la ĉefverko kaj formas plejofte (post la pedalverko) la plej supran punkton de la orgeno. Ĉi tie troviĝas krom diversaj lamenregistroj ofte soloregistroj kaj alikvotoj, tiel ke la supra verko aparte taŭgas por kolorema sono kun foje iom malmildaj sonkoloroj.
  • Dorsopozitivo (DP): Ĝi troviĝas ofte dorsflanke de la orgenisto en aparta kesto, plejparte en la galeriobalustrado. Tiu ĉi situo kauzas pro la pli granda proksimeco al la aŭskultanto pli rektan kaj klaran sonon kompare kun la aliaj verkoj de la orgeno. Pro tio la dorsopozitivo estas aparte kapabla prezenti solovoĉojn. Pro optikaj kaj akustikaj kialoj la dorsopozitivo povas enhavi nur ege pli mlagrandajn fajfilojn ol la malantaŭe situanta ĉefverko.

Romantikismo

Dum la epoko de la romantikismo formiĝis ankoraŭ jenaj verkoj:

  • Malsupra verko: Ĝi kutime troveblas ambaŭflanke de kaj samnivele kun la ludotablo.
  • Malantaŭverko: Ĝi staras malantaŭ de la ĉefverko. Por ke ĝi povu soni en la spacon, la ĉefverko tiam ne havas fermitan keston.
  • Ŝvelverko: Ĝi staras en ŝvelkesto, vd. Ŝvelverko.
  • Malproksima verko: Ĝi situas kutime je starejo malproksima de la ĉeforgeno, foje kaŝita (ekz. malantaŭ plafontegaĵo) aŭ ne videbla ekde la ludotablo. Kutime ĝi servas al efektludado, ekz. al imitado de eĥoj.

Dumpase de la romantikismo la verkstrukturo perdis siam gravecon. Dinamika gradacio anstataŭis la diferencigitaj sonkolorojn kaj la spacan gradigon. La unua (plej malsupra) manualo ricevas je tio la pli fortajn registrojn, la pluaj manualoj pli kaj pli la mallaŭtajn. Tiel oni povas prezenti variaj tipoj de sonkoloroj sur ĉiuj manualoj kaj elekti per la diversaj manualoj dinamikajn gradojn. Je ekzemplaj registroj de la Sauer-orgeno Apolda tiu ĉi principo estas ege bone rekonebla:

1-a manualo 2-a manualo 3-a manualo
Bordun 16′ Lieblich Gedackt 16′ -
Principalo 8′ Principalo amabile 8′ Geigenprinzipal 8′
Gedackt 8′ Lieblich Gedackt 8′ Zartgedackt 8′
Gambovjolo 8′ Salicional 8′ Harmoniko 8′
Flûte harmonique 4′ Rohrflöte 4′ Zartflöte 4′
Oktavo 2′ Piccolo 2′ -
Miksuro 5-obla 4′ Progresio 4- ĝis 5-oble -
Trumpeto 8′ Hobojo 8′ -

Precipe altpoziciaj registroj havas en la 3-a, parte jam ankaŭ en la 2-a manualo ofte neniun analogaĵon, tiel ke kutime la registronombro malpliiĝas supren.