Provinco Badaĥozo: Malsamoj inter versioj
Kani (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: '''Badajoz''' estas provinco de Hispanio, apartenanta al la regiono de Ekstremaduro, kie okupas ties sudan parton. Ĝ... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 22:43, 5 nov. 2008
Badajoz estas provinco de Hispanio, apartenanta al la regiono de Ekstremaduro, kie okupas ties sudan parton. Ĝi situas sudokcidente de la Iberia Duoninsulo, landlime kun Portugalio.
Ĝi limas oriente kun la regiono de Kastilio-Manĉo, kun ties provincoj de Toledo kaj Ciudad Real. Sude ĝi limas kun la provincoj de Huelva kaj Sevilla kaj sudoriente kun tiu de Córdoba, ĉiuj en Andaluzio. Norde estas la samregiona provinco de Cáceres, kiu, kun tiu de Badajoz, formas la regionon de Ekstremaduro. Okcidente, troviĝas Portugalio. Per surfaco de 21.766 km², Badajoz estas la plej ampleksa provinco de Hispanio. La alia provinco de Ekstremaduro, Cáceres, estas la dua laŭ surfaco, per 19.868 km².
En la provinco de Badajoz, troviĝas Mérida, ĉefurbo de Ekstremaduro. Tamen la plej loĝata urbo estas Badajoz, urbo el kiu la provinco prenas nomon kaj kiu estas la ĉefurbo de la provinco.
Demografio
La provinco de Badajoz havas 678.459 loĝantoj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007), kun denseco de loĝantaro de 31,17%, sube de la nacia averaĝo (89,57 loĝ/km²). 49,5% estas viroj kaj 50,5% resta virinoj.
Ĝi estas la 22a plej loĝata provinco de la lando, tuj post Gipusko (694.944) kaj antaŭ la Jaén (664.742). Ĝi superas en preskaŭ 270.000 habitantes la samregionan Cáceres (411.531), la alia ekstremadura provinco.
21,4% de ties loĝantoj loĝas en la urbo de Badajoz, kiu, kun loĝantaro de 145.257 personpj, elstaras kiel la plej loĝata loko de la provinco kaj la regiono. La sekva urbo laŭ loĝantaro estas Mérida, kun 54.894 loĝantoj en 2007. Krome, aliaj sep superas la 10.000 loĝantojn.
Plej loĝataj municipoj
La provinco de Badajoz havas totale 164 municipojn, pro kio ĝi posedas 2,02% de la municipoj de Hispanio (8.112). La dudek plej loĝataj estas la jenaj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007):
- Badajoz: 145.257 loĝantoj
- Mérida: 54.894 loĝantoj
- Don Benito: 34.540 loĝantoj
- Almendralejo: 31.072 loĝantoj
- Villanueva de la Serena: 25.318 loĝantoj
- Zafra: 16.014 loĝantoj
- Montijo: 15.711 loĝantoj
- Villafranca de los Barros: 13.084 loĝantoj
- Olivenza: 11.652 loĝantoj
- Jerez de los Caballeros: 9.828 loĝantoj
- Azuaga: 8.501 loĝantoj
- Los Santos de Maimona: 8.087 loĝantoj
- Guareña: 7.326 loĝantoj
- Fuente del Maestre: 6.920 loĝantoj
- Castuera: 6.675 loĝantoj
- Calamonte: 6.095 loĝantoj
- Llerena: 5.995 loĝantoj
- San Vicente de Alcántara: loĝantoj
- Alburquerque: loĝantoj
- Oliva de la Frontera: 5.718 loĝantoj
Kelkaj municipoj ne havas eĉ 200 loĝantojn. Tia estas la kazo de Capilla (189 loĝantoj), Reina (189), Casas de Reina (173), Risco (167) kaj El Carrascalejo (77), la kvin malplej loĝataj de la provinco en 2007.
Distriktoj de Badajoz
La nordo de la provinco trapasas la rivero Gvadiano kiu formas du naturajn distriktojn en sia valo dividitajn de la urbo Mérida, nome Vegas Bajas kaj Vegas Altas, en la centro kaj sudo estas du centraj ebenaj distriktoj nome Tierra de Barros dediĉita al agrikulturo kaj La Serena dediĉita al agrikulturo kaj ŝafobredado, en la sudo kaj supraj dekstra kaj maldekstra anguloj estas pli montaraj regionoj, nome sude Sierra Morena kaj Los Montes kaj Alburquerque, pli kompleta distribuo estas la jena: