Luterana preĝejo (Albertirsa-Irsa): Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
preĝejo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 13:22, 22 jan. 2021
La Luterana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en urbo Albertirsa, en kvartalo Irsa (iam vilaĝo).
Luterana preĝejo de Albertirsa-Irsa | |
---|---|
Luterana preĝejo en Albertirsa (iam en Irsa)
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Albertirsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest |
Dato de konsekro | 1801 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1799–1801 |
Specifo | |
Enhaveco | 300 sidlokoj |
Longo | 22 m |
Larĝo | 11,4 m |
Alto | 25 m |
Ligiloj | |
Historio
La luterana grupo en la tiama vilaĝo Irsa formiĝis en 1713 fare de slovakaj enmigrantoj. Ili aranĝis diservojn en privata ĉambro, sed en 1722 ili jam havis preĝdomon. La nun videbla preĝejo estis konstruita en inter 1799-1801. La orgeno estis farita en 1964, renovigita en 1999. La interna parto renoviĝis en 2001.
Konstruaĵo
La kirko situas sola en korto. La fasado estas simetria, la turo nur iomete reliefas. Meze funkcias la enirejo, pli supre estas 3 blindaj fenestroj, pli supre ronda fenestro. Interne la altaro estis farita depost la 2-a mondmilito fare de Masa Feszty. La altara bildo prezentas agon el la Biblio: "Venu ĉiuj al mi!".