Satya Vrat Shastri: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Artikolo pri la verkisto Satya Vrat Shastri
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:03, 20 maj. 2021

Satya Vrat Shastri [satja vrat ŝaastri; en la sanskrita: सत्यव्रतशास्त्री], (La 29-an de septembro 1930 en Brita Hindio) estas konata klerulo, verkisto, gramatikisto, kaj poeto de Barato kiu verkas ĉefe en la sanskrita. En 2006 li iĝis la unua sanskrita verkisto kiu estis atribuita la premio Gjanpith.[1]

Satya Vrat Shastri en 2013

Shastri verkis plurajn poeziajn epopeojn en la sanskrita. Inter ili estis la multe premiita Sriramakirtimahakavyam [sri-raama-kiirti-mahaa-kaavjam] (1990), kiu estas bazita sur la taja versio de la epopeo Ramajano. Li ankaŭ verkis fakan studon de tiu epopeo.[2] Liaj fakaj studoj inkluzivas sep-voluman, anglalingvan superrigardon de la sanskrita literaturo.[3]

Profesie, Shastri instruis en universitatoj en Barato, Belgujo, Germanujo, Kanado, kaj Tajlando.[4]

Referencoj

  1. Gjanpith gazetara komuniko (en la angla), la 22-an de novembro 2008, "La 42-a premio Gjanpith kune al eminenta konkana poeto kaj aŭtoro Shri Ravindra Kelekar, kaj sanskrita poeto kaj klerulo Shri Satya Vrat Shastri".
  2. The Ramayana — A Linguistic Study, Munshiram Manoharlal, Delhi, 1964.
  3. Discovery of Sanskrit Treasures, Yash Publications, Delhi, 2005, 2009.
  4. Pri Shastri, "Pri Satya Vrat Shastri".