BIJ1: Malsamoj inter versioj
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto partio|koloroj={{kolorita kesto|black}} {{kolorita kesto|yellow}}|junulara organizaĵo=RADICAAL|titolo de parlamentaj sidoj1=|titolo de parlamentaj sidoj2=|parlamentaj sidoj2=|parlamentaj sidoj1=|parlamentaj sidoj={{Informkesto politika partio/ParlamentajSidoj|1|150|yellow}}|titolo de afergvidanto3=|afergvidanto3=|titolo de afergvidanto2=|afergvidanto2=|titolo de afergvidanto=Partiprezidanto|afergvidanto=Jursica Mills|pozicio=Politika maldeks..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 20:26, 27 jul. 2021
BIJ1 ( IFA:[ˈbɛi̯.eːn] signifas ambaŭ "kune" kaj "ĉe 1", referencante la unuan artikolon de la nederlanda konstitucio), antaŭe Artikel 1 (Artikolo 1), estas nederlanda politika partio, kiun fondis en 2016 aktivulo kaj prezentisto Sylvana Simons. La partio baziĝas sur "radikala samvaloreco kaj ekonomia justeco". La partio priskribas sin kiel intersekca. Dum la municipa balotado de 2018 la partio gajnis unu seĝon en Amsterdamo kaj dum la landparlamenta balotado de 2021 la partio gajnis unu seĝon en la dua ĉambro.
BIJ1 | |
---|---|
BIJ1 | |
partio | |
Lando | Nederlando |
Partigvidanto | Sylvana Simons |
Partiprezidanto | Jursica Mills |
Fondiĝo | 24-a de decembro 2016 |
Koloro(j) | |
Ideologio | Feminismo Kontraŭrasismo Kontraŭkapitalismo |
Pozicio | Maldekstro |
Dua Ĉambro |
1 / 150 |
Membroj | > 3 000 (2021) |
Junulara organizaĵo | RADICAAL |
Retejo | bij1.org |
Historio
La unua partisukceso estis dum la municipa balotado de 2018. La partio partoprenis en nur Amsterdamo kaj tie ricevis 6571 voĉojn (1,89%), kiom apenaŭ sufiĉis por unu seĝo. Gvidkandidato Sylvana Simons muncipe popolreprezentis per tiu seĝo dum 2018-2020, kaj poste Jazie Veldhuyzen sukcedis ŝin.
Dum la landparlamentbalotado de 2021 la partio gajnis unu seĝon en la dua ĉambro per 87 238 voĉoj (0,84%). Simons lande popolreprezentis per tiu seĝo kiel la unua nigrula frakciprezidanto en la dua ĉambro.
Ideologio
BIJ1 poziciiĝas kiel radikale maldekstra kaj kontraŭkapitalisma partio.[1] Tiel la partio poziciiĝas je la plej maldekstra flanko de la nederlanda politika spektro, pli maldekstra ol la Socialista Partio kaj Verdo-Maldekstro.[2] Laŭ la porlandparlamenta programo de 2021 la partio alcelas "socion, kiu baziĝas sur samvaloreco, justeco kaj solidareco." La plej grava prioritato de BIJ1 estas kontraŭbatali diskriminacion (rasismon, seksismon, kapablismon, homofobion kaj transfobion) en ĉiaj facetoj de la socio.
Ekonomie la partio pledas por pli granda influo de dungitoj ene de firmaoj, ŝtatigo de la plej gravaj bazindustrioj kaj tridekhora laborsemajno.
Referencoj
- ↑ Loudi Langelaan (2018-03-20). De linkse waakhond van Amsterdam. One World.
- ↑ Bij1 (voorheen Artikel 1) partijgeschiedenis. Documentatiecentrum Nederlandse Politieke Partijen (2021-04-21).