Ármin Balassa
Ármin Balassa [balaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balassa Ármin estis hungara advokato, ĵurnalisto, redaktoro, membro de Societo Dugonics (1892). Lia origina nomo estis Aron Weisz [vejs] ĝis 1881, liaj pseŭdonimoj estis W. A., B., Blasius, Bramin.
Ármin Balassa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Aron Weisz |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1861 en Hódmezővásárhely |
Morto | 12-an de januaro 1924 (62-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1888) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto advokato |
Ármin Balassa[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1861 en Hódmezővásárhely, li mortis la 12-an de januaro 1924 en Szeged.
Biografio
redaktiÁrmin Balassa devenis el juda familio. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1880, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1888. Dum la studentaj jaroj li kontribuis en gazetoj, eĉ li komponadis artkantojn. Li advokatiĝis en 1889, poste li malfermis propran oficejon en Szeged. Li kontribuis ofte, eĉ li fondis ĵurnalon en 1902 (li estis ties ĉefredaktoro), sed li verkis ankaŭ jurajn artikolojn. Depost la revolucioj en 1920 li retiriĝis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- „Szegény Laci” (teatraĵo, 1887)
- „A cégér” (teatraĵo, 1893)
- „Parasztszívek” (tragedio, 1899)
- „A szegedi színészet államosítása érdekében” (artikolo, 1896)
- „Klopitól Bokányiig” (artikolo, 1909)
- „Őszi vetés” (12 prelegoj, 1920)