55 Cancri d estas ekstersunsistema planedo kun granda orbita periodo kiu orbitas ĉirkaŭ la Sun-simila stelo 55 Cancri A. Je distanco al sia stelo simila al la distanco Suno-Jupitero, ĝi estas la kvina kaj plej malproksima planedo de la planeda sistemo. 55 Cancri d estis malkovrita la 13-an de junio, 2002.

55 Cancri d
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo
Orbito de 55 Cancri d kompare kun tiu de Jupitero
Gepatra stelo
Stelo 55 Cancri
Spektroklaso G8V
Konstelacio Kankro
Rekta ascensio (α) 08h 52m 35,8s
Deklinacio (δ) +28° 19′ 51″
Ŝajna magnitudo (mV) 5,95
Distanco 40,3 ± 0,4 lj
12,3 ± 0,1 pc
Maso 0,95 ± 0,10 M
Radiuso 1,152 ± 0,035 R
Temperaturo 5373 ± 9,7 K
Metaleco [Fe/H] 0,29
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 5,77 ± 0,11[1] AU
Periapsido (q) 5,63 AU
Apoapsido (Q) 5,92 AU
Discentreco (e) 0,025 ± 0,03[1]
Orbita periodo (P) 5218 ± 230 tagoj [1]
14,29 jaroj
Argumento de la periastro (ω) 181,3 ± 32º[1]
Tempo de la periastro (T0) 2.452.500,6 ± 230[1]JT
Duon-amplitudo (K) 46,85 ± 1,8 m/s[1]
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
3.835 ± 0.08[1] MJ
Informo pri malkovro
Dato 13-a junio2002
Malkovristoj Marcy et al.
Metodo Radiala rapido
Loko Usono Kalifornio
Situacio Publikigita
vdr

Malkovro redakti

Kiel la plejmulto el la ekstersunsistemaj planedoj, 55 Cancri d estis malkovrita per radiala rapido. Kiam ĝi estis malkovrita, 55 Cancri A jam havis konatan planedon (55 Cancri b), tamen restis anomalio en la mezuroj de la radiala rapido de la stelo.[2]

Dum 2002, aldonaj observoj rivelis la ekziston de longperioda planedo je proksimume 5 AU al la stelo[3]. Eĉ kalkulante je la du planedoj, ankoraŭ restis anomalio en la radiala rapido kun periodo de 43 tagoj. Tamen, ĉi tiu periodo estis simila al la rotacia periodo de Cancri A kaj do, tiu anomalio povus esti kaŭzita de la stelo mem. Ambaŭ, la 43-taga planedo (nomata 55 Cancri c) kaj la planedo je 5 AU (nomata 55 Cancri d) estis anoncitaj en la sama publikaĵo.[4]

Orbito kaj maso redakti

 
La orbito de 55 Cnc d estus pli granda ol tiu de Jupitero, je 5,2AU.

Kiam 55 Cancri d estis malkovrita, astronomoj kredis ke ĝi havas malgrandan discentrecon kiel Jupitero, kvankam la orbitaj elementoj ankoraŭ ne estis bone determinitaj.[3] Laŭ pliaj datumoj ricevitaj la plej bona simulado montris tre discentrecan orbiton, multe pli ol ĉe iuj ajn planedo de nia Sunsistemo (eĉ pli ol ĉe Plutono).[5] Fine, dum 2008, post observi kompletan orbiton de la planedo, la vera orbito povis esti kalkulita, kaj nun ni scias ke la planedo havas preskaŭ cirklan orbiton je 5,77 AU kun periodo de 14 jaroj.[1]

Limigo de la metodo de radiala rapido estas ke nur eblas kalkuli la suban limon de la maso de 55 Cancri d. En ĉi tiu kazo, tiu suba limo estas 3,835 Jupiter-masoj. En 2004 astrometriaj mezuroj de la Kosmoteleskopo Hubble sugestis ke la klinangulo de la planedo estas 53°.[5] Se ĉi tiu mezuro estas konfirmita, tio implicas ke la vera maso de la planedo estas 25% pli granda ol la suba limo, proksimume 4,8 Jupiter-masoj.

Ecoj redakti

Pro ĝia granda maso, la planedo estas gasgiganto sen solida surfaco. Ĉar la planedo estis detektita per nerektaj metodoj, ĝiaj ecoj kiel la radiuso, konsisto kaj temperaturo restas nekonataj.

Se oni konsideras konsiston similan al tiu de Jupitero kaj ke la atmosfero de la planedo estu kemie ekvilibra, astronomoj antaŭvidas ke 55 Cancri d estas kovrita je tavolo el akvaj nuboj: la interna varmo de la planedo eble igas ĝin tro varma por ke la tipaj nuboj el amoniako ĉe Jupitero formiĝu. Ĝia surfaca gravito estus proksimume 4 oble pli forta ol sur Jupitero, aŭ proksimume 10 oble pli forta ol sur la Tero.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 DA Fischer et al. (March 2008). “Five Planets Orbiting 55 Cancri”, Astrophysical Journal 675 (675), p. 790–801. doi:10.1086/525512. 
  2. Butler et al. (1997). “Three New 51 Pegasi-Type Planets”, The Astrophysical Journal 474 (2), p. L115–L118. doi:10.1086/310444.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2010-07-01.
  3. 3,0 3,1 Marcy, G. et al. (2002). “A planet at 5 AU Around 55 Cancri”, The Astrophysical Journal 581, p. 1375 – 1388. doi:10.1086/344298. 
  4. Marcy, G. et al. (2002). “A planet at 5 AU Around 55 Cancri”, The Astrophysical Journal 581, p. 1375 – 1388. doi:10.1086/344298. [rompita ligilo]
  5. 5,0 5,1 McArthur, B. et al. (2004). “Detection of a NEPTUNE-mass planet in the ρ1 Cnc system using the Hobby-Eberly Telescope”, The Astrophysical Journal 614, p. L81 – L84. doi:10.1086/425561. 
  6. Sudarsky, D. et al. (2003). “Theoretical Spectra and Atmospheres of Extrasolar Giant Planets”, The Astrophysical Journal 588 (2), p. 1121 – 1148. doi:10.1086/374331. 

Eksteraj ligiloj redakti