Aerfotografio

fotografio de objektoj per fotilo en aero

Aerfotografio (Elaera fotografioAviadfotografio) estas farado de fotoj el aviadilo aŭ el alia fluganta objekto.[1] Platformoj por aerfotografio povas esti fiks-flugilaj aviadilo, helikopteroj, senpilotaj aviadiloj (UAV-oj aŭ "droneoj"), balonoj, premostabilaj aerŝipoj kaj aerŝipoj, raketoj, leterkolomboj, kajtoj, paraŝutoj, staraj teleskopoj kaj survehiklaj fostoj. Muntitaj kameraoj povas esti funkciigitaj ĉu de malproksime ĉu aŭtomate; man-tenitaj fotoj povas esti farita de fotisto.

Aerfoto uzante droneon de lumturo de Westerhever, Germanio.
Aerfoto elfluge.

Aerfotografio ne estu konfuzita kun aer-aera fotografio, en kiu unu aŭ pliaj aviadiloj estas uzataj por "ĉasi" kaj foti aliajn aviadilojn dumfluge.

Aerfotografio havas multajn aplikojn en diversaj fakoj: topografio, kartografio, ekologio, geografio, arkeologio ktp. Ĝi estas ege utila en la okazoj en kiuj normala fotado ne estas tiom facila, ekzemple dum militoj, en montaro, ĝangalo, sur danĝeraj surfacoj, vulkanoj, venenakcidentoj ktp.

Notoj redakti

  1. "aerial photograph". Merrian Webster. Alirita la 22an de marto 2020.

Bibliografio redakti

  • Price, Alfred (2003). Targeting the Reich: Allied Photographic Reconnaissance over Europe, 1939–1945. [S.l.]: Military Book Club. N.B.: Unuafoje publikigita en 2003 de Greenhill Books, London. ISBN 0-7394-3496-9