La Alaŝa Aŭtonomio (kazaĥe Алаш автономиясы, Alaş avtonomiasy [Alaŝ aŭtonomijasi]; ruse Алашская автономия [Alaŝskaja avtonomija]) estis suverena ŝtato kiu ekzistis inter la 13-a de decembro 1917 kaj la 26-a de aŭgusto 1920 en Centra Azio. La ĉefurbo estis Semej (ĝis 2007 nomata Semipalatinsk), triutempe nomata Alaŝ-kala. Dum siaj apenaŭ tri vivjaroj, la aŭtonomia teritorio estis forte influata, kaj gvide regata, fare de politika partio nomata Alaŝ.

Alaŝa Aŭtonomio
 Rusia Turkestano 19171920 Kirgiza ASSR (en Rusia SFSR) 

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Semej (ĝis 2007 nomata Semipalatinsk)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
4 262 762
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Rusia Turkestano Rusia Turkestano
Postsekvaj ŝtatoj:
Kirgiza ASSR (en Rusia SFSR) Kirgiza ASSR (en Rusia SFSR)
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Kaj la aŭtonomia teritorio kaj la samnoma partio ekfunkciis sekve de la politikaj perturboj post la Rusia Revolucio de 1917. En aŭgusto 1920 la aŭtonomia teritorio preme de la Ruĝa Armeo estis integrigita en la Rusian Sovetan Federacian Socialisman Respublikon kaj transformita al la tiel nomata "Kirgiza Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko", kiu pli-malpli reprezentis la teritorion de la nuntempa Respubliko Kazaĥio (! - ne, kiel eblus pensi, tiu de la respubliko Kirgizio!). La partio Alaŝ estis malpermesita, preme de la bolŝevismaj regantoj en Moskvo. Inter la gvidaj personecoj de la ŝtato Alaŝa Aŭtonomio estis la politikisto Aliĥan Bokeiĥanov, gvidanto de la partio Alaŝ.

En 1925 la Kirgiza ASSR ŝanĝis sian nomon al Kazaĥa ASSR, kaj en 1936 al Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko (Kazaĥa SSR).