Aladár Schnierer [ŝnierer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schnierer Aladár estis hungara juristo, profesoro.

Aladár Schnierer
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1836 (1836-02-27)
en Bruck an der Leitha
Morto 6-an de decembro 1898 (1898-12-06) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Profesio
Okupo profesoro • jurosciencisto • lektoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aladár Schnierer [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1836 en Malsupra Aŭstrio en Bruck an der Leitha. Li mortis la 6-an de decembro 1898 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Schnierer frekventis mezlernejojn en Sopron kaj Pest (urbo), poste li akiris juran diplomon en Universitato de Pest en 1862. Post siaj studoj li laboris en financa prokurorejo. Ekde 1863 li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa). Inter 1872 kaj 1898 li instruis en la menciita universitato. En la studjaroj 1876 kaj 1889 li estis dekano, en 1893 rektoro. Li okupiĝis pri la puna juro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A büntetőjog általános tanai, tekintettel az újabbkori törvényhozásra (1873)
  • A magyar büntetőtörvény magyarázata (1880)
  • A bűntettekről és vétségekről szóló magyar büntetőtörvény (1878. V. t.-cz.) magyarázata (1881; en 1884 premiita; 1885, 1893)
  • Észjogi jegyzet (1890)
  • Az egyetem története 1893-94-ben (1894) - prelego

Fontoj redakti