Andrej Karlov

rusia diplomato

Andrej Gennadjeviĉ Karlov (ruse Андрей Геннадьевич Карлов; naskiĝis la 4-an de februaro 1954 en Moskvo, Sovetunio; mortis la 19-an de decembro 2016 en Ankaro, Turkio) estis sovetia kaj rusia diplomato. Antaŭ sia morto li estis la ambasadoro de Rusio en Turkio. En tiu funkcio li la 19-an de decembro 2016 en Ankaro malfermis fotoekspozicion pri la rusia regiono Kamĉatko, kiam atencanto mortpafis lin dedorse[1].

Andrej Karlov
Andrej Karlov en 2016
Andrej Karlov en 2016
Persona informo
Андрей Геннадьевич Карлов
Naskiĝo 4-an de februaro 1954 (1954-02-04)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio
Morto 19-an de decembro 2016 (2016-12-19) (62-jaraĝa)
en Çankaya, Provinco Ankara, Turkio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Mevlüt Mert Altıntaş vd
Tombo Khimki Cemetery vd
Religio ortodoksismo
Lingvoj rusakoreaangla vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater MGIMO, Diplomatia Akademio de la Ministrejo pri eksterlandaj aferoj de Rusia Federacio
Familio
Edz(in)o Marina Miĥajlovna Karlova (ruse Марина Михайловна Карлова)
Infanoj filo Gennadij Andrejeviĉ Karlov (ruse Геннадий Андреевич Карлов)
Profesio
Okupo diplomato
Ambasadestro de Rusio en Nord-Koreio
Dum 9-a de julio 200120-a de decembro 2006
Antaŭulo Valerij Denisov (ruse: Денисов, Валерий Иосифович)
Sekvanto Valerij Suĥinin (ruse: Сухинин, Валерий Евгеньевич)
Ambasadestro de Rusio en Turkio
Dum 12-a de julio 201319-a de decembro 2016
Antaŭulo Vladimir Ivanovskij (ruse: Ивановский, Владимир Евгеньевич)
Sekvanto vaka
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1976 Andrej Karlov finis studon en la Moskva ŝtata instituto de internaciaj rilatoj (MGIMO). Ekde 1979 ĝis 1984 kaj duafoje ekde 1986 ĝis 1991 li laboris en la ambasadejo de Sovetunio en Nord-Koreio. Post kiam li en 1992 finis la diplomatan akademion de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Rusio, li de 1992 ĝis 1997 laboris en la ambasadejo de Rusio en Sud-Koreio. De 2001 ĝis 2006 li estis ambasadoro en Nord-Koreio kaj ekde julio 2013 ambasadoro en Turkio.

Li estis edziĝinta kaj havis filon.

Atenco redakti

La 19-an de decembro 2016 li paroladis en malfermo de fota ekspozicio en la halo Çağdaş Sanatlar Merkezi en la urboparto Çankaya de Ankaro, kiam atencanto pafis lin dedorse. Li forte vundiĝis, kaj en la sama vespero mortis malsanuleje pro la vundiĝoj. La turka atencanto Mevlüt Mert Altıntaş iom post la atenco estis mortpafita fare de turkaj policistoj.

Laŭ turkaj kaj rusaj amasmedioj, la atenco estis revenĝo pro la rusa interveno en Siria enlanda milito, kaj precipe pri la situacio en Halepo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Türkei: Russischer Botschafter stirbt nach Attentat. retejo Tagesschau.de de la germania televida kanalo Das Erste, la 19-an de decembro 2016